Belasica
Belasica (prononcata ekzakte tiel) aŭ Kerkini aŭ Belles (makedone kaj bulgare Беласица, en iuj latinliteraj lingvoj de Eŭropo ankaŭ latinliterigata Belasitsa aŭ Belasitza; greke Μπέλλες, Bélles, aŭ Κερκίνη, Kerkíni) estas montoĉeno en la regiono Makedonio en Sudorienta Eŭropo. La montoĉenan teritorion politike dividas la limo inter Bulgario, Grekio kaj Nord-Makedonio: el la teritorio, proksimume 45 procentaĵoj apartenas al Grekio sude, 35 procentaĵoj al Nord-Makedonio nordokcidente kaj 20 procentaĵoj al Bulgario nordoriente.
Belasica bulgare kaj makedone Беласица - greke Μπέλλες aŭ Κερκίνη | |||
---|---|---|---|
Alteco | 2 029 m | ||
Situo | Bulgario, Grekio kaj Nord-Makedonio | ||
Elstaraĵo | monto Radomir (bulgare Радомир, greke Καλαμπάκα, Kalabaka) | ||
Geografia situo | 41° 20′ N, 22° 57′ O (mapo)41.33333333333322.95Koordinatoj: 41° 20′ N, 22° 57′ O (mapo) | ||
Mapo | ![]() | ||
| |||
Plej alta pinto de la ĉeno estas la monto Radomir (bulgare Радомир, greke Καλαμπάκα, Kalabaka), 2 029 metrojn alta.
La montoĉenoj Rodopoj, Pirino kaj Rilao, plejparte en Bulgario, situas pli nordoriente.
Ekde la jaro 2003 la translima areo konsideratas eŭropa regiono.