Aachen

(Alidirektita el Aĥeno)

Aachen [a:ĥ.n] (el kelta Ahha; esperantigita Akeno kaj foje Aĥeno; france Aix-la-Chapelle; nederlande Aken; hispane Aquisgrán; latine Aquisgranum; dialekte Oche) estas urbo en okcidenta Germanio, en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Ĝi troviĝas proksime ĉe la nederlanda kaj belga landlimoj.

Centra placo antaŭ la urbodomo
Aachen
esperante Akeno, france Aix-la-Chapelle, nederlande Aken, latine Aquisgranum
urbo
Aachen Cathedral night.jpg
Aachen cathedral octagon ceiling.jpg
St. Michael 4.jpg
St Johann-Baptist 2.jpg
AachenWinterPanorama.jpg
Flagge Aachen.svg
Flago
DEU Aachen COA.svg
Oficiala nomo: Aachen
Lando Germanio Germanio
Federacia lando Nordrejn-Vestfalio
Distriktaro Distriktaro Kolonjo
Distrikto urba regiono Aachen
urbo Aachen
Historiaj regionoj
Riveroj Wurm, Rur
Situo Aachen
 - alteco 266 m s. m.
 - koordinatoj 50° 46′ N 06° 06′ O / 50.767 °N, 6.100 °O / 50.767; 6.100 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 410 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 125 m s. m.
Areo 160,83 km² (16 083 ha)
Loĝantaro 248 960 (fine de decembro 2019)
Denseco 1 547,97 loĝ./km²
Unua skriba mencio 765
Urbestro Jürgen Linden
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MEST (UTC+2)
Poŝtkodo 52062–52080
Tel. antaŭkodo (+49) 0241 / 02403 / 02405 / 02407 / 02408
ISO 3166 05 3 34 002
Aŭtokodoj AC
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Katedralo de Aachen
Tipo de heredaĵo kultura heredaĵo
Jaro 1978 (#2)
Numero 3
Regiono Eŭropo
Kriterioj i, ii, iv, vi
Situo kadre de Germanio
ButtonRed.svg
Situo kadre de Germanio
Situo de la urbo kadre de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio kaj de la distrikto Aachen
Situo de la urbo kadre de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio kaj de la distrikto Aachen
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Aachen
Retpaĝo: www.aachen.de
Karte Aachen Stadtbezirke.png
fontano Elisenbrunnen
la Couven-muzeo pri burĝa vivkulturo de la 18-a kaj 19-a jarcentoj

La Karola Premio ("Karlspreis") estas juĝata ĉiujare al persono, kiu antaŭenigis la eŭropan unuiĝon.

Najbara urbo: Eschweiler.

La Universitata Kliniko de Aachen disponas pri la plej granda malsanuleja konstruaĵo de Eŭropo.

HistorioRedakti

Homoj priloĝis la regionon jam en la neolitiko. Dum la bronzepoko kaj frua ferepoko ĝin priloĝis keltoj, kion pruvas tumulo en la Aĥena arbaro. La keltojn subigis dum la Gaŭla Milito Romiaj soldatoj, kiuj tie konstruis banejon en la 1-a jarcento. (Hodiaŭ la varmaj fontoj ebligas, ke la urbo estas oficiala kuracloko.) La romianoj forlasis la ejon en la 4-a jarcento.

Tomboj atestas, ke frankoj ekloĝis en la regiono ĉirkaŭ Aachen en la 7-a jarcento. La unua tekstfonto, kiu mencias la urbon, originas el 765, kiam la franka reĝo Pipino la pli juna tie pasigis kristnaskon kaj sekvan paskon. Lia filo kaj posteulo Karolo la Granda konstruigis palacan regejon ekde 789 (unu turo de ĝi daŭre staras kaj estas la plej malnova konstruaĵo en la urbo); krome preĝejeton, bazo de la hodiaŭa katedralo. Karolo la Granda, jam imperiestro, mortis kaj entombiĝis en Aachen en 814. Ankaŭ liaj posteuloj dumtempe loĝis tie, ĝis la normanoj detruis la regejon en 881.

En la jaro 936 Otto la 1-a kroniĝis germana reĝo en Aachen, kaj tiel faris liaj posteuloj dum preskaŭ 600 jaroj.

La traktato de Aachen (aŭ france Aix-la-Chapelle) de la 2-a de majo 1668 haltigis la militon de Devolucio inter Francio kaj Hispanio.

La Akena Kongreso okazis inter la 29.9. kaj la 21.11.1818 en Aachen. Temis pri interkonsenttrovo pri mezuroj farotaj por malhelpi demokratiaj movadoj en Eŭropo post la novordigoj de la Viena kongreso.

20a jarcentoRedakti

La Batalo de Akeno estis grava batalo de la Okcidenta Fronto en la Dua Mondmilito, luktita inter usonaj kaj germanaj fortoj en kaj ĉirkaŭ Akeno inter la 2a kaj la 21a de oktobro 1944. La urbo estis parto de la Sigfrida Linio, nome la ĉefa defenda reto de la okcidenta landlimo de Germanio; la Aliancanoj estis esperintaj konkeri ĝin tuje kaj avanci en la industriigitan Ruhr-regionon. Kvankam plej el la civila loĝantaro de Akeno estis evakuita antaŭ la komenco de la batalo kaj tiel ne estis tro da civilaj mortoj, multo de la urbo estis detruita kaj ambaŭ flankoj suferis fortajn perdojn. La batalo finis per kapitulaco de germanoj, sed ilia obstina defendemo multe malhelpis la planojn de Aliacanoj por la avanco en Germanion.[1]

AmaskomunikilojRedakti

Aachener Nachrichten (prononco [Aĥener NAĤrihtn], mallonge AN) estas germana nacia gazeto. Ĝi fondiĝis en la urbo Akeno kaj havas sian centran redakcion tie. Gazetaj eldonoj ekde la 24-a de januaro 1945 aperas ĉiun lundon ĝis sabaton. Kune kun la parenca gazeto Aachener Zeitung ĝi publikiĝas en eldonejo nomata Aachener Zeitungsverlag.

Partneraj urbojRedakti

partnerigita kun la urboparto Kornelimünster/Walheim:

Esperanto-movadoRedakti

Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.

Gefiloj de la urboRedakti

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

  1. Video: Allies Set For Offensive. Universal Newsreel. 1944. Alirita la 8an de februaro 2012.