Karola Premio

La Karola Premio, plennome Internacia Karola Premio de Aĥeno, germane Internationaler Karlspreis zu Aachen, estas premio kiun ĉiujare la urbo Aĥeno transdonas por meritoj rilate al la unuiĝo de Eŭropo. La premio konsistas el sumo de kvinmil eŭroj kaj medalo kun la bildo de Karolo la Granda.

Karola Premio
Oficiala titolo Karlspreis
premio pri politiko
9-an de majo 2014
Nomita laŭ Karolo la Granda
Objekto Medalo
Priskribo Civila premio rekompencanta meritojn por la eŭropa unuigo
Organizanto Societo por la atribuo de la internacia Karola Premio de la urbo Aĥeno
Lando  Germanio
Fondita en 1950
En TTT http://www.karlspreis.de/
vdr

Kristnaske 1949 grupo de aĥenaj civitanoj fondis, laŭ inicitato de komercisto, la fondaĵon "Internacia Karola Premio de la urbo Aĥeno", kaj deklaris ke ĝin ricevu personoj kiuj subtenas la ideon de la eŭropa unuiĝo en politika, ekonomia kaj spirita rilato. Oni transdonas la premion tradicie ĉe la ĉielira tago en la kroniga salono de la urbodomo de Aĥeno. La elekton faras kuratorio de fondaĵo, en kiu kunsidas civitanoj kaj funkciuloj de Aĥeno.

Premiitoj redakti

 
Bill Clinton ricevas la Karolan Premion, 2000.
 
La aĥena urbodomo, kie estas transdonata la Karola Premio
 
Angela Merkel, 2008
 
Jean-Claude Trichet, 2011