Jacques Delors
Jacques DELORS [ĵak delor], naskiĝinta la 20-an de julio 1925 en Parizo, estas franca ekonomikisto kaj politikisto, kiu - kaj enlande kaj internacie - dum sia kariero havis plurajn altajn politikajn postenojn. Li estas membro de la socialisma partio PS de Francio.
Jacques Delors | |||||
---|---|---|---|---|---|
Prezidanto de Eŭropa Komisio | |||||
![]() Jacques Delors, en 2001.
| |||||
Persona informo | |||||
Jacques Delors | |||||
Naskiĝo | 20-a de julio 1925 en Parizo, (Francio) | ||||
Religio | rom-katolika [#] | ||||
Lingvoj | franca [#] | ||||
Ŝtataneco | Francio [#] | ||||
Alma mater | Universitato de Parizo [#] | ||||
Partio | Socialisma Partio | ||||
Familio | |||||
Patro | Louis Delors [#] | ||||
Patrino | Jeanne Joséphine Rigal [#] | ||||
Infanoj | Martine Aubry Jean-Paul Delors | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ekonomikisto • politikisto • sindikatisto [#] | ||||
Aktiva en | Strasburgo • Bruselo [#] | ||||
| |||||
| |||||
8-a prezidanto de la Eŭropa Komisiono | |||||
Dum | 6-a de januaro 1985 – 22-a de januaro 1995 | ||||
Antaŭulo | Gaston Thorn | ||||
Sekvanto | Jacques Santer | ||||
Urbestro de Clichy | |||||
Dum | 13-a de marto 1983 – 31-a de decembro 1984 | ||||
Sekvanto | Gilles Catoire | ||||
Ministro pri ekonomio kaj financoj 11-a ministro pri financoj de la kvina Respubliko | |||||
Dum | 22-a de majo 1981 – 19-a de julio 1984 | ||||
Prezidento | François Mitterrand | ||||
Sekvanto | Pierre Bérégovoy | ||||
Membro de Eŭropa Parlamento | |||||
Dum | 7-a de junio 1979 – 22-a de majo 1981 | ||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Post kiam li inter la jaroj 1979 kaj 1981 estis membro de la Eŭropa Parlamento, li ĝis 1984 laboris kiel franca ministro pri ekonomio kaj financoj. Dum 1985 li iĝis prezidanto de la Eŭropa Komisiono kaj gvidis ĝin dum tri periodoj: de 1985 ĝis 1988, 1989 ĝis 1992 kaj de 1993 ĝis januaro 1995. Temis ĝis la ĝis tiam plej longdaŭra kaj ankaŭ el la vidpunkto de multaj fakuloj plej sukcesa Komisiono. La tria periodo estis la unuaj du jaroj de la "Eŭropa Unio" (antaŭe la Komisiono servis al la "Eŭropa Komunumo"), ĉar la decidoj de la Traktato de Mastriĥto ekvalidis komence de 1993.