Clichy
![]() |
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Clichy-sous-Bois. |
Clichy [kliŝi] aŭ Clichy-la-Garenne estas franca komunumo kaj pariza ĉirkaŭurbo, lokita en la departemento Hauts-de-Seine kaj en la regiono Francilio, proksime al Nanterre. Clichy havas proksimume 57 000 loĝantojn, kiujn oni kutime nomigas Clichois aŭ Clichiens en la franca lingvo.
Clichy | |||
---|---|---|---|
Blazono | |||
Administrado | |||
INSEE kodo | 92024 [+] | ||
Poŝtkodo | 92110 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 63 089 (2019) [+] | ||
Loĝdenso | 20 483 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 54′ N, 2° 18′ O (mapo)48.9036111111112.3055555555556Koordinatoj: 48° 54′ N, 2° 18′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 30 m [+] | ||
Areo | 3,08 km² ( 308 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Oni devas ne konfuzi Clichy kun Clichy-sous-Bois, alia ĉirkaŭurbo en Seine-Saint-Denis.
GeografioRedakti
Clichy havas limojn kun la komunumoj Levallois-Perret sudokcidente, Parizo sudoriente, Saint-Ouen nordoriente, sed ankaŭ kun la rivero Sejno nordokcidente (fronte al Asnières-sur-Seine, lokita ĉe la alia bordo).
HistorioRedakti
En 1788, Clichy perdis unu trionon de sia teritorio pro decido de la franca reĝo Ludoviko la 16-a, kiu volis pligrandigi la teritorion de Parizo.
En 1930, Clichy akiris sian nuntempan teritorion post la detruo de la parizaj ĉirkaŭmuroj.