Asnières-sur-Seine
![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Asnières |
Asnières-sur-Seine [a.njɛʁ.syʁ.sɛn] estas franca komunumo kaj pariza ĉirkaŭurbo, lokita en la departemento Hauts-de-Seine, prononco laŭ sistemo IFA [od‿sɛn], kiu banano-forme ĉirkaŭvolbas la okcidentan parton de Parizo, kaj en la regiono Francilio, france Île-de-France [iːl dəˈfʁɑ̃s], laŭvorte "insulo de Francio") aŭ Pariza Regiono. Laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis 91 457 loĝantoj sur areo de 4,82 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 18 974 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Nanterre kaj al la kantono Asnières-sur-Seine. La teritorio havas komunan limon kun Gennevilliers, L'Île-Saint-Denis, Saint-Ouen-sur-Seine, Clichy, Levallois-Perret, Courbevoie, Bois-Colombes kaj Colombes.
Asnières-sur-Seine | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
komunumo en Francio urbo ![]() | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Lando | ![]() | ||||
Regiono | ![]() | ||||
Departemento | Hauts-de-Seine | ||||
Arondismento | Nanterre | ||||
Kantono | Asnières-sur-Seine | ||||
| |||||
INSEE kodo | 92004 [+] | ||||
Poŝtkodo | 92600 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 91 457 (2022) [+] | ||||
Loĝdenso | 18 974 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 48° 55′ N, 2° 17′ O (mapo)48.9111111111112.2855555555556Koordinatoj: 48° 55′ N, 2° 17′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 22 m [+] | ||||
Areo | 4,82 km² ( 482 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
![]() | |||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
La loĝloko lokiĝas nordokcidente de Parizo, situas borde de la rivero Seine, en flua direkto maldekstre, kaj interalie en 1900 gastigis la remajn konkursojn de la Somera Olimpiko 1900 sur la rivero inter la najbara komunumo Courbevoie kaj Asnières.

Etimologio
redaktiLa malproksima etimologio de Asnières estas "Asinaria"(rilata al azeno, en la malfrua latino)
Historio
redaktiEn Mezepoko, ĉi tiu loko estis taŭga por bredado de azenoj, sed ni havas pruvon, ke en pli malproksimaj tempoj, homoj decidis loĝi en tiu ĉi loko.
Atestanto de prahistorio, la 5-tuna megalito elfosita dum konstrulaboroj de la Administra kaj Socia Centro en la 1930-aj jaroj, troviĝas hodiaŭ en la publika ĝardeno Marŝalo Leclerc, kiu situas malantaŭ la urbodomo.
Buleo de la papo Hadriano la 4-a mencias en 1158 la ekziston de preĝejo kun sia tombejo. La malgranda populacio estis malpliigita pro la Centjara Milito. En 1460, la vilaĝo konsistis el 25 loĝantoj. En la sekva jarcento, religiaj militoj kaŭzis novajn katastrofojn.
Asnières-Belle-île Nur dum la tempo de Ludoviko XIV la kampara aglomeraĵo formiĝis ĉirkaŭ la preĝejo Sainte-Geneviève. Fine de la 17-a jarcento, la abato Antoine Lemoyne, senjoro de Asnières, decidis plibeligi la nomon de la komunumo per "Asnières-Belle-île". “Homoj sufiĉe riĉaj posedas grandajn burĝecajn domojn ĉi tie.
En 1801, estis 326 loĝantoj en tiu ĉi komunumo, kies mezbona tero ĉefe taŭgis por plugado. La loĝantaro konsistas plejparte el familioj starigitaj de post jarcentoj; la obstaklo formita de Sejno tenas ĝin en bukola kaj sterila izoliteco.
En 1826, la unua Asnières-ponto estis ĵetita trans la riveregon Sejno. La loĝantaro de Asnières duobliĝis en la sekvaj dek jaroj. Sub la regado de Ludoviko Filipo, en 1837, la kreado de la unua fervoja linio en Francio ( Paris—le Pecq ) akcentos tiun evoluon.
Famuloj
redaktiAsnières estas naskiĝurbo de Simone Bernard kaj de Henri Barbusse.
Tie mortis Charles Laisant.
Vidu ankaŭ
redakti- Parizo
- Komunumoj de Hauts-de-Seine
- Listo de urboj de Francio
- Asnières-sur-Seine (stacidomo)
- Les Courtilles (pariza metrostacio)
- Les Agnettes (pariza metrostacio)
- Gabriel Péri (pariza metrostacio)
- Les Courtilles (Tramtransporto en Parizo)
- Asnières-Quatre Routes (Tramtransporto en Parizo)
- Metroo-viadukto de Clichy