Henri Barbusse

Franca verkisto, (1874 - 1935)
Henri-Barbusse.jpg

Henri BARBUSSE [barbüs], esperante Henriko Barbuso (naskiĝis la 17-an de majo 1874 en Asnières, mortis la 30-an de aŭgusto 1935 en Moskvo) estis franca verkisto, konata pro sia engaĝiĝo flanke de la maldekstrularo.

Unue ligita kun la simbolismanoj, post la unua mondmilito li fariĝis pacifisto kaj komunisto.

Enhavo

Barbusse kaj EsperantoRedakti

Barbusse ne estis esperantisto, nur simpatianto, sed li klare komprenis ke la plena, mondskala utiligo de neŭtrala internacia lingvo havos tre profundajn konsekvencojn ne sole je nivelo internacia sed ankaŭ ene de la socio. Konsekvencoj pri kiuj ne-socie engaĝinta esperantisto apenaŭ estas konscia. Konsekvencoj kiuj rekte minacas konservativan mondbildon.

Li estis honora prezidanto de la 1-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda en 1921 kaj amiko de la laborista Esperanto-movado. En 1921 li verkis artikolon en Esperantista Laboristo.

VerkojRedakti

  • Nous autres (Ni), novelaro, juno 1914, psikologiaj kaj pri morto, suferoj, kompatplena.
  • L'Enfer, romano, 1908.
  • Le Feu (Subpafe), romano pri la milito, 1915, lia plej konata verko
  • Clarté (Eklumo), romano pri la milito, 1919, sed multe pli riĉa, kaj kun pli da libereco da esprimo, ol la unua, lia plej bona libro.
  • La lueur dans l'Abîme (Eklumo en la Abismo), 1920.

Rete legebla en EsperantoRedakti

  • "Patrino", novelo el Ni pri malkovro de vivantula frateco per hororeco de morto

Eksteraj ligilojRedakti

  Trovu « Henri Barbusse » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»