Martine Aubry
Martine AUBRY (naskiĝis Martine Delors la 8-an de aŭgusto 1950 en Parizo) estas franca politikistino.
Ŝi estis ministro pri laboro, dungado kaj profesia klerigo de 1991 ĝis 1993, poste ministro pri dungado kaj solidareco de 1997 ĝis 2000. En tiu posteno, ŝi starigis la reformon pri la 35 horoj kaj kreis la universalan asekuron kontraŭ malsano (CMU). Ŝi fariĝis poste urbestro de Lille kaj prezidanto de la urbeca komunumaro de Lille.
Elektita ĉefsekretario de la socialisma partio en 2008, ŝi estis kandidato en la socialisma primara baloto de 2011, en kiu ŝi perdis en la dua balota vico fronte al François Hollande. Ŝi forlasis la estradon de la Socialisma Partio la sekvantan jaron.
2008-2012 : ĉefsekretario de la Socialisma PartioRedakti
Ŝi varbas la socion de « care », tio estas socio, kie oni zorgas pri ciuj, sed sen granda sukceso [1]. Por la uzo de la angla nomo care kaj ankaŭ por la uzo de aliaj anglaj motoj ŝi ricevis en 2010 la premion de la angla mato[2].
De 2012Redakti
Post la enoficiĝo de François Hollande kiel prezidanto de la Respubliko, ĝi estis nomumita speciala reprezentantino por Ĉinio de la ministro pri eksterlandaj aferoj[3].
La 1-an de decembro 2013, Martine Aubry lanĉis pensgrupon, « Renaissance »[4]. Ŝi montris sin neplenkonsenta pri la registara agado, regule kvalifikita socialdemokratia, kaj la nomumo de Manuel Valls kiel ĉefministro[5].
Sintezo de ŝia karieroRedakti
- 1975 - 1979 : supera ŝtatoficisto en la ministerio pri laboro
- 1978 : profesoro en École nationale d'administration (ENA)
- 1980 - 1981 : civila administranto ĉe la ŝtata Konsilio
- 1981 : teknika konsilisto, poste vicestro de la asistantaro de Jean Auroux, ministro pri laboro
- 1983 - 1984 : Komisiita ĉe Pierre Bérégovoy, ministro pri socialaj aferoj kaj nacia solidareco
- 1984 - 1987 : estro pri laborrilatoj en la ministerio pri laboro, dungado kaj profesia klerigo, poste en la ministerio pri socialaj aferoj kaj dungado
- 1987 : ŝtatkonsiliano en la ŝtata Konsilio
- 1989 - 1991 : adjunkto de la ĝenerala estro de la entrepreno Péchiney
- 1991 - 1993 : ministro pri laboro, dungado kaj profesia klerigo de la registaroj Cresson kaj Bérégovoy
- 1993 - 1997 : prezidantino-fondinto de Fonduso Agi kontraŭ ekskludo
- 1995 - 2001 : unua vicurbestro de Lille, komisiita pri ekonomia agado, kaj vicprezidanto de la urba komunumo de Lille
- 1997 : deputito de la 5-a deputita distrikto de Nord
- 1997 - 2000 : ministro pri dungado kaj solidareco en la registaro Jospin
- 2000 - 2008 : membro de la nacia estraro de la Socialisma Partio (nacia sekretario komisiita pri la projekto de 2000 ĝis 2005, poste pri socialaj aferoj kaj dungado en la poluso Agadoj ĝis en 2008)
- de 2001 : urbestro de Lille, prezidanto de Institut Pasteur de Lille, prezidanto de la CHRU (hospitalo) de Lille
- 2001 - 2008 : vicprezidanto de la urbeca komunumaro de Lille komisiita pri ekonomia kresko
- 2006 : ŝtatkonsiliano en ordinara servo (en disponebleco)
- 2008 - 2014 : prezidanto de la urbeca komunumaro de Lille
- 2008 - 2012 : ĉefsekretario de la Socialisma Partio
- 2010 - 2011 : prezidanto de Eurométropole Lille-Kortrijk-Tournai
- 2011 - 2012 : vicprezidanto de Eurométropole Lille-Kortrijk-Tournai
- 2012 - 2013 : prezidanto de Eurométropole Lille-Kortrijk-Tournai
Notoj kaj referencojRedakti
- Notoj
- Referencoj
- ↑ « La “société du care” de Martine Aubry fait débat », Le Monde, 14an majo de 2010.
- ↑ Comité laïcité république
- ↑ « Vizito de S-ino Martine Aubry, reprezentantino de la ministro pri eksterlandaj aferoj por la rilatoj kun Ĉinio », in ambafrance-cn.org, alirdato la 12-an de decembro 2013.
- ↑ « Aubry kunvenigas siajn fidelulojn », en gazeto Le Figaro, la 2-an de decembro 2013, paĝo 4-a.
- ↑ http://www.lefigaro.fr/politique/2014/04/04/01002-20140404ARTFIG00270-aubry-a-la-manoeuvre-contre-valls.php
AneksaĵojRedakti
Vidu ankaŭRedakti
- Registaro Jospin
- Listo de francaj ministrinoj | Listo de francaj politikaj registinoj
- Listo de urbestroj de Lille
- Lille Métropole Communauté urbaine
- Ĉefsekretario de la socialisma partio