Ministerio pri laboro, dungado kaj socia dialogo (Francio)

La franca ministerio pri laboro estas komisiita pri laboro, rilatoj kun la sociaj partneroj kaj socialaj temoj, aparte la ĝenerala politiko pri sociala agado, nacia solidareco (familioj, handikapoj, multaĝuloj) kaj politiko pri urbo.

Ministerio pri laboro, dungado kaj socia dialogo
Ministère du Travail,
de l'Emploi et du Dialogue social
Tipo franca ministerio
Fondodato 1906
Sidejo Hôtel du Châtelet,
127 rue de Grenelle, Parizo 7-a arondismento
Estro François Rebsamen
elstaruloj René Viviani
Jean-Baptiste Lebas
Paul Bacon
Jean-Marcel Jeanneney
Joseph Fontanet
Jean Auroŭ
Michel Delebarre
Philippe Séguin
Martine Aubry
Jean-Louis Borloo
Buĝeto 11,4 miliardoj da eŭroj (2009)
Dungitaro 10 072 (2013)[1]
Lingvoj franca
Retejo Oficiala retpaĝo de la ministerio
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Inter sia kreo en 1906 kaj 1983, la ministerio preskaŭ daŭre havis tiun titolon « ministerio pri laboro ». Kun la venko de la socialisma kandidato François Mitterrand en 1981, ĝia nomo ofte ŝanĝiĝis por inkluzivigi agojn sur la kampoj de solidareco aŭ socialaj aferoj, dungado aŭ laboro.

En la registaroj de Jean-Marc Ayrault|gouvernements Ayrault, de la 16-a de majo 2012 al la 2-a de aprilo 2014, ĝia oficiala titolo estis « ministerio pri laboro, dungado, profesia klerigo kaj socia dialogo » ; ĝi fariĝis ministerio pri laboro, dungado kaj socia dialogo poste.

HistorioRedakti

Antaŭ la ministerio pri laboroRedakti

Naskiĝo de la laborrajtoRedakti

 
hôtel du Châtelet, sidejo de la ministerio en la 7-a arondismento de Parizo.

La ministerio pri laboro originis ekde la franca revolucio kun la ideo en 1793 (Terora periodo) ke la rajto je vivrimedoj estis ligita al rajto je laboro.

Revolucio de 1848Redakti

La provizora registaro de 1848 deklaris la ekziston de « rajto je laboro » la 26-an de februaro 1848, kiu estigos la komisionon de Luksemburgo, komisiita pripensi la rajton je laboro.

3-a RespublikoRedakti

La ideo organizi la rilatojn inter la ŝtato, la entreprenoj kaj la salajruloj ne estis nova. Ĝi komenciĝis kun la starigo de sindikatismo (Leĝo Waldeck-Rousseau). Plie Camille Raspail, deputito de la departemento Var proponis al la Ĉambro de deputitoj la kreon de mùinisterio pri laboro en 1886, 1889, 1890 kaj 1892, kiu ĉiam estis rifuzita. Tamen laborinspektistoj estis kreitaj en 1892 por obeigi la deciditajn leĝojn (infanlaboro...). Aliaj politikistoj (Édouard Vaillant, abato Lemire, , ktp) petis la kreon de tiu ministerio, kiu sukcesis en 1906 dank'al Georges Clemenceau.

Kreo de la ministerio pri laboroRedakti

 
René Viviani, unua ministro pri laboro

Jam, en martos 1906, la ministerio pri komerco estis renomita "ministerio pri komerco, industrio kaj laboro" en la registaro de Ferdinand Sarrien. Kaj la 25-an de oktobro 1906 la « ministerio pri laboro kaj sociala antaŭzorgo » estis kreita de la prezidanto de la Konsilio Georges Clemenceau kaj la unua ministro estis René Viviani.

Evoluo direkte al « sociala » ministerioRedakti

En 1981, la ministerio estis estrata de ŝtatministro kun la kampo "nacia solidareco" kun du apogantaj ministroj. En 1983, li fariĝis Ministro pri socialaj aferoj kaj nacia solidareco.

Organizado en 2011Redakti

AtribuojRedakti

StrukturoRedakti

MinistroRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de la francaj ministroj pri laboro (Francio).

Malcentrigitaj servojRedakti

La malcentraj servoj de la ministerio estas, de 2010, organizitaj en regionaj direkcioj pri entreprenoj, konkurenco, laboro kaj dungado.


Notoj kaj referencojRedakti

  1. (PDF) Dungitaro de la ministerio en la jaro 2013 Arkivigite je 2013-04-18 per la retarkivo Wayback Machine sur la retpaĝo www.performance-publique.gouv.fr

Vidu ankaŭRedakti

BibliografioRedakti

  • Boris Dänzer-Kantof, Véronique Lefebvre & Félix Torres, Un siècle de réformes sociales, Une histoire du ministère du travail 1906-2006, Parizo, eld. "La Documentation française", 2006, 264 p., (ISBN 2-11-006264-9)
  • Bruno Béthouart, Le ministère du Travail et de la Sécurité sociale. De la Libération au début de la Ve République, Rennes, eld. "Presses Universitaires de Rennes", « Pour une histoire du travail », 2006, 368 p.
  • Alain Chatriot, Odile Join-Lambert & Vincent Viet (ÉD.), Les politiques du travail (1906-2006). Acteurs, institutions, réseaŭ, Rennes, eld. "Presses Universitaires de Rennes", « Pour une histoire du travail », 2006, 518 p.

Oficialaj tekstojRedakti

Vidu ankaŭRedakti