Ministraro de Pierre Bérégovoy
La ministraro de ĉefministro Pierre Bérégovoy oficis de la 2-a de aprilo 1992 ĝis la 28-a de marto 1993, t.e. dum 360 tagoj. Ĝi estis la naŭa ministraro nomumita de la respublika prezidento François Mitterrand. Pierre Bérégovoy estis la sesa ĉefministro de la prezidento.
Ministraro de Pierre Bérégovoy | ||
---|---|---|
franca registaro • registaro | ||
Lando | Francio | |
Ministraro de Pierre Bérégovoy | ||
Dum | 2-a de aprilo 1992 - 29-a de marto 1993 | |
Antaŭulo | Ministraro de Édith Cresson | |
Sekvanto | Ministraro de Édouard Balladur | |
Konsisto laŭ la oficiala ordo
redaktiLa ministraro konsistis el 3 ŝtatministroj, 18 ministroj, 7 subministroj kaj 19 ŝtatsekretarioj.
Ŝtatministoj
redakti- Ŝtatministro, ministro pri nacia edukado kaj kulturo: s-ro Jack Lang
- Ŝtatministro, ministro pri eksterlando: s-ro Roland Dumas
- Ŝtatministro, ministro pri publika oficistaro kaj administraciaj reformoj: s-ro Michel Delebarre
Ministroj
redakti- Ministro pri ekonomio kaj financo: s-ro Michel Sapin
- Ministro pri buĝeto:
- s-ro Michel Charasse (ĝis la 2-a de oktobro 1992)
- s-ro Martin Malvy (de la 2-a de oktobro 1992)
- Ministro pri infrastrukturo, loĝado kaj transporto: s-ro Jean-Louis Bianco
- Ministro pri urbo: s-ro Bernard Tapie (ĝis la 23-a de majo 1992 kaj de la 26-a de decembro 1992)
- Ministro pri justico: s-ro Michel Vauzelle
- Ministro pri Defendo:
- s-ro Pierre Joxe (ĝis la 9-a de marto 1993)
- s-ro Pierre Bérégovoy (de la 9-a de marto 1993)
- Ministro pri enlando kaj publika sekureco: s-ro Paul Quilès
- Ministro pri industrio kaj ekstera komerco: s-ro Dominique Strauss-Kahn
- Ministro pri laboro, dungado kaj profesia formado: s-ino Martine Aubry
- Ministro pri transmaraj departementoj kaj teritorioj: s-ro Louis Le Pensec
- Ministro pri agrokulturo kaj foresto:
- s-ro Louis Mermaz (ĝis la 2-a de oktobro 1992)
- s-ro Jean-Pierre Soisson (de la 2-a de oktobro 1992 kiel ministro pri agrikulturo kaj kampara evoluigo)
- Ministro pri poŝto kaj telekomunikado: s-ro Émile Zuccarelli
- Ministro pri rilatoj kun parlamento, parolisto de la ministraro: s-ro Louis Mermaz (de la 2-a de oktobro 1992)
- Ministro pri sano kaj homsava agado: s-ro Bernard Kouchner
- Ministro pri esploro kaj kosmo: s-ro Hubert Curien
- Ministro pri sociaj aferoj kaj integriĝo: s-ro René Teulade
- Ministro pri medio: s-ino Ségolène Royal
- Ministro pri junularo kaj sporto: s-ino Frédérique Bredin
Subministroj
redakti- Subministro pri eksterlando ĉe la ŝtatministro, ministro pri eksterlando: s-ro Georges Kiejman
- Subministro pri kunlaboro kaj evoluigo ĉe la ŝtatministro, ministro pri eksterlando: s-ro Marcel Debarge
- Subministro pri eŭropaj aferoj ĉe la ŝtatministro, ministro pri eksterlando: s-ino Élisabeth Guigou
- Subministro pri komerco kaj metiistaro ĉe la ministro pri ekonomio kaj financo:
- s-ro Jean-Marie Rausch (ĝis la 2-a de oktobro 1992)
- s-ro Gilbert Baumet (de la 2-a de oktobro 1992)
- Subministro pri ekstera komerco ĉe la ministro pri industrio kaj ekstera komerco: s-ro Bruno Durieux (de la 3-a de junio 1992)
- Subministro pri energio ĉe la ministro pri industrio kaj ekstera komerco: s-ro André Billardon (de la 2-a de oktobro 1992)
- Subministro pri turismo ĉe la ministro pri industrio kaj ekstera komerco: s-ro Jean-Michel Baylet
Ŝtatsekretarioj
redakti- Ŝtatsekretario pri urbo ĉe la ĉefministro: s-ro François Loncle (de la 3-a de junio 1992)
- Ŝtatsekretario pri rilatoj kun parlamento ĉe la ĉefministro, parolisto de la ministraro: s-ro Martin Malvy (ĝis la 2-a de oktobro 1992)
- Ŝtatsekretario pri plano ĉe la ĉefministro: s-ro François Loncle (de la 26-a de februaro 1992)
- Ŝtatsekretario pri grandaj konstruadoj ĉe la ĉefministro: s-ro Émile Biasini
- Ŝtatsekretario pri teritoria aranĝado ĉe la ĉefministro: s-ro André Laignel (ĝis la 26-a de decembro 1992)
- Ŝtatsekretario pri komunikado ĉe la ŝtatministro, ministro pri nacia edukado kaj kulturo: s-ro Jean-Noël Jeanneney
- Ŝtatsekretario pri teknika instruado ĉe la ŝtatministro, ministro pri nacia edukado kaj kulturo: s-ro Jean Glavany
- Ŝtatsekretario pri franclingvismo kaj eksteraj kulturaj rilatoj ĉe la ŝtatministro, ministro pri eksterlando: s-ino Catherine Tasca
- Ŝtatsekretario pri virinaj rajtoj kaj konsumo: s-ino Véronique Neiertz
- Ŝtatsekretario pri loĝado kaj vivkadro ĉe la ministro pri infrastrukturo, loĝado kaj transporto: s-ino Marie-Noëlle Lienemann
- Ŝtatsekretario pri maro ĉe la ministro pri infrastrukturo, loĝado kaj transporto: s-ro Charles Josselin
- Ŝtatsekretario pri vojaj kaj riveraj transportoj ĉe la ministro pri infrastrukturo, loĝado kaj transporto: s-ro Georges Sarre
- Ŝtatsekretario ĉe la ministro pri defendo: s-ro Jacques Mellick
- Ŝtatsekretario pri veteranaro kaj militviktimaro: s-ro Louis Mexandeau
- Ŝtatsekretario pri lokaj aŭtoritatoj ĉe la ministro pri enlando kaj publika sekureco: s-ro Jean-Pierre Sueur
- Ŝtatsekretario pri teritoria aranĝado ĉe la ministro pri industrio kaj ekstera komerco: s-ro André Laignel (de la 26-a de decembro 1992)
- Ŝtatsekretario pri familio, maljunularo kaj patrujrevenintoj ĉe la ministro pri sociaj aferoj kaj integriĝo: s-ro Laurent Cathala
- Ŝtatsekretario pri handikapularo ĉe la ministro pri sociaj aferoj kaj integriĝo: s-ro Michel Gillibert
- Ŝtatsekretario pri integriĝo ĉe la ministro pri sociaj aferoj kaj integriĝo: s-ro Kofi Yamgnane
Vidu ankaŭ
redaktiMinistraro de Édith Cresson | Ministraro de Pierre Bérégovoy | Ministraro de Édouard Balladur |
---|