Por samtitola artikolo vidu la paĝon Charasse.

Michel Charasse, naskiĝinta la 8-an de julio 1941 en Chamalières (Puy-de-Dôme), mortis la 21-a de februaro 2020, estis franca politikisto. Senatano de Puy-de-Dôme de 1981 en 1988, li estis poste nomumita ministro pri buĝeto. Reelektita kiel senatano en 1992, li estis eksigita el la Socialista Partio en 2008 kaj fariĝis membro de la Konstitucia Konsilio la 12-an de marto 2010.

Michel Charasse
Persona informo
Michel Charasse
Naskonomo Michel Joseph Charasse
Naskiĝo 8-a de julio 1941
en Chamalières (Puy-de-Dôme)
Morto 21-an de februaro 2020 (2020-02-21)
en Clermont-Ferrand
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo vd
Partio SFIO poste PS (eksigita en 2008)
Profesio
Okupo politikisto • oficisto vd
Aktiva en Parizo vd
Membro de la Konstitucia Konsilio
Antaŭulo Olivier Dutheillet de Lamothe
Ministro pri buĝeto
Dum 2-a de aprilo2-a de oktobro 1992
Sekvanto Martin Malvy
Ministro delegita pri buĝeto
Dum 29-a de junio 19882-a de aprilo 1992
Sekvanto Li mem (ministro)
Senatano de Puy-de-Dôme
Dum 28-a de oktobro 198127-a de julio 1988
Dum 2-a de oktobro 19926-a de marto 2010
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li estis elektita urbestro de Puy-Guillaume en 1977. En 1981, post la elekto kiel prezidanto de la Respubliko de François Mitterrand, li fariĝis senatano de Puy-de-Dôme, por anstataŭi Roger Quilliot, nomumita ministro. Michel Charasse kuniĝis al la Elizea Palaco kun la titolo de konsilanto, kumulanta tiun oficon kun tiuj de parlamentano kaj de urbestro.

En junio 1988, li estis nomumita delegita ministro ĉe la ŝtatministro, ministro pri ekonomio, financoj kaj buĝeto, komisiita pri buĝeto, en la 2-a registaro de Michel Rocard, posteno, kiun li plu havis en la ministraro de Édith Cresson. Li restarigis la imposton sur la grandaj riĉaĵoj (IGF), nun solidareca imposto pri riĉaĵoj (ISF). La 2-an de aprilo 1992, li fariĝis ministro pri buĝeto en la ministraro de Pierre Bérégovoy. Reelektita senatano de Puy-de-Dôme per la balotoj de 1992, li forlasis la registaron kaj refariĝis konsilanto de la prezidanto Mitterrand.

Pro laikaj konvinkoj, Michel Charasse rifuzis eniri preĝejon. Tiel, okaze de la funebra ceremonio de François Mitterrand la 11-an de januaro 1996, li restis ekster la preĝejo de Jarnac, tenante la hundinon de Mitterrand per kondukilo, Baltika[1].

La 28-an de majo 2008, post rifuzo de lasta kompromiso proponita de ma nacia estraro, Michel Charasse kaj dek sep departementaj konsilianoj de Puy-de-Dôme estis eksigitaj el PS[2].

La 24-an de februaro 2010, Michel Charasse estis nomumita membro de la Konstitucia Konsilio de la prezidanto de la Respubliko, Nicolas Sarkozy[3].

Sintezo de liaj mandatoj redakti

Premioj redakti

  • Nomumita kavaliro de la Honora Legio per dekreto subskribita de la prezidanto de la Respubliko, Nicolas Sarkozy, por la promocio de la 1-a de januaro 2011[4].

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti