Clermont-Ferrand
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Clermont-Ferrand (stacidomo). |
Clermont-Ferrand estas grava urbo kaj komunumo de Francio, lokita en la regiono Aŭvernjo, de kiu ĝi estas la ĉefurbo. Ĝi cetere estas la prefektejo de la departemento Puy-de-Dôme.
Clermont-Ferrand | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
![]() | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Statuso | Urbo | ||
Lando | Francio | ||
Regiono | Aŭvernjo (ĉefurbo) | ||
Departemento | Puy-de-Dôme (prefektejo) | ||
Arondismento | Clermont-Ferrand (ĉefurbo) | ||
Kantono | Ĉefurbo de 9 kantonoj | ||
INSEE kodo | 63113 [+] | ||
Poŝtkodo | 63000 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro (ekde 2001-2008) | S-ro Serge Godard | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 147 284 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 3 452 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 45° 47′ N, 3° 5′ O (mapo)45.7797222222223.0869444444444Koordinatoj: 45° 47′ N, 3° 5′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 358 m [+] | ||
Areo | 42,67 km² (4 267 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Ĝi enhavas proksime 140 000 loĝantojn, kiuj nomiĝas Clermontais, kaj estas unu el la plej malnovaj urboj en Francio. Parte pro historiaj kaŭzoj, la urbo estas kelkfoje simple alinomata Clermont.
Geografio Redakti
Clermont-Ferrand estas centra urbo de Francio. Ĝi situas kore de la Franca Meza Masivo, 410 metrojn alta. Okcidente troviĝas plataĵo, sur kiu precipe elstaras la fama vulkano puy de Dôme. Oriente etendiĝas la ebenaĵo Limagne.
Historio Redakti
La moderna urbo Clermont-Ferrand rezultas el la kunuigo de du apartaj urboj, Clermont kaj Montferrand, je la epoko de la franca reĝo Ludoviko la 13-a.
Ekonomio Redakti
Grava parto de la enspezofontoj venas el aŭtomobila industrio. Tie estis la dekomenca sidejo de la grava entrepreno por pneŭoj nome Michelin.
Edukado Redakti
Enloĝintoj Redakti
Clermont-Ferrand estas kie Léon Courtinat fondis Esperanto-grupon en 1922.
Esperanto-movado Redakti
Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.