Ŝtatokonsilio (Francio)

(Alidirektita el Ŝtata Konsilio (Francio))

La Ŝtatokonsilio, aŭ ŝtata Konsilio (france, Conseil d'État), estas franca publika institucio kreita en 1799 de Napoleono Bonaparte per la konstitucio de la jaro 8-a (Konsulato). Ĝi sidas en la Reĝa Palaco en Parizo de 1875.

Ŝtatokonsilio
Conseil d'État
emblemo
Fasado de la Reĝa Palaco, sidejo de la Ŝtatokonsilio
Fasado de la Reĝa Palaco, sidejo de la Ŝtatokonsilio
Ŝtata Konsilio • suverena kortumo
Komenco 13-a de decembro 1799 vd
Geografia situo 48° 51′ 52″ N, 2° 20′ 15″ O (mapo)48.8644442.3375Koordinatoj: 48° 51′ 52″ N, 2° 20′ 15″ O (mapo)
Lando(j) Francio vd
Sidejo Palais-Royal en Parizo
 Francio
Conseil d'État (Parizo)
Conseil d'État (Parizo)
DEC
Conseil d'État
Conseil d'État
Map
Ŝtatokonsilio
Tipo Publika institucio
Fondinto(j) Napoleono Bonaparte vd
Ĝenerala(j)
Sekretario(j)
Thierry-Xavier Girardot • Catherine Bergeal • François Seners vd
Estr(ar)o Jean-Marc Sauvé (vicprezidanto)
Dungitaro 300[1]
Lingvoj

franca

Retejo Ŝtatokonsilio
Jura formo Independent public authority
vdr

En la institucioj de la 5-a Respubliko, ĝia unua rolo estas konsili la registaron. Tiucele, la ŝtata Konsilio devas estis konsultata de la registaro por iuj aktoj, aparte la leĝprojektoj. Ĝia dua rolo estas tiu de la plej supera tribunalo. Tamen, la ŝtata Konsilio estas submetita al la decidoj de la tribunalo pri intertribunalaj konfliktoj, kiu juĝas la konfliktojn de kompetentecoj, kaj al la decidoj de la konstitucia Konsilio, kiu eventuale kontrolas, se ĝi estas petata, la konstituciecon de la decidoj, kiujn ĝi eldiras.

La ŝtata Konsilio estas prezidata de sia vicprezidento[2]. La vicprezidento prezentas al la prezidento de la Respubliko la bondezirojn de la tuto de la konstituciaj institucioj, parolanta je la nomo de la ŝtataj servoj kaj ŝtatoficistaro[3].


Komisioj en la 5-a Respubliko redakti

Konsultebla administracia funkcio redakti

La ŝtata Konsilio estas konsilanto de la franca registaro (kaj, en iuj kazoj, de la konstitucia revizio de julio 2008, de la Parlamento). submetitaj al la Konsilio de la ministroj, same kiel la dekretoprojektoj, kiujn la leĝo kvalifikas kiel « dekreto en ŝtata Konsilio ». De la konstitucia revizio de la 23-a de julio 2008, la ŝtata Konsilio povas ekzameni ankaŭ la leĝproponojn (proponojn de la parlamento).

La ŝtata Konsilio diras sian opinion pri la jura laŭleĝeco de tiuj tekstoj, ties formo kaj ties administracia oportuneco. Tiu opinio povas aperi kiel modifita teksto aŭ rifuza noto. La kunsidoj okazas pordferme kaj la opinio estas sendita nur al la registaro, kiu povas publikigi ĝin aŭ ne.

La registaro povas konsideri ĝin, sed tamen la konstitucio igas la konsulton devigan por la leĝprojektoj (leĝproponoj de la registaro). La registaro ne povas rajte modifi la tekston, kiun ĝi submetis al la ŝtata Konsilio aŭ la version de la teksto modifita de la ŝtata Konsilio, escepte per informo al la ŝtata Konsilio per modifa letero. En 2003, la konstitucia Konsilio punis la neobeon al tiu regulo parte senvalidigante leĝon (Leĝo pri elekto de la regionaj konsilianoj kaj de reprezentantoj al la Eŭropa Parlamento same kiel la publika helpo al la politikaj partioj - Decido n° 2003-468 DC de la 3-a de aprilo 2003).

La ŝtata Konsilio ankaŭ indikas al la registaro la projektojn de eŭropuniaj tekstoj, kiuj rilatas al leĝoj kaj devas esti senditaj al la Parlamento.

La ŝtata Konsilio povas esti libere konsultata de la registaro pri ĉiu demando aŭ malfacilaĵo jura aŭ administracia.

La ŝtata Konsilio povas diri trispecajn opiniojn :

  • Simpla opinio. La registaro ne estas devigata nek peti opinion nek agi laŭ ĝi.
  • Deviga opinio. La registaro estas devigita peti opinion (projekto de leĝo aŭ edikto, projekto de dekreto en ŝtata Konsilio), sed ne estas devigita agi laŭ ĝi.
  • Konforma opinio. La registaro estas devigita peti opinion kaj agi laŭ ĝi (en maloftaj kazoj leĝe antaŭviditaj).

La ŝtata Konsilio sendas ĉiujare al la prezidento de la Respubliko publikan raporton, kiu listigas la leĝajn, reularajn aŭ administraciajn reformojn, kiujn ĝi proponas al la registaro. En 1991, la ĉiujara raporto de la ŝtata Konsilio, skribita de Françoise Chandernagor, estis alarminta pri la jura nesekureco, ŝuldata al la komplekseco kaj abundeco de leĝoj.

Jurdona funkcio redakti

La ŝtata Konsilio estas la plej supera nivelo de la administraciaj tribunaloj, kiu juĝas la apelacioj kontraŭ la publikaj aŭtoritatoj.

  • Ĝi juĝas lastinstance la apelaciojn pri trouzo de povo kontraŭ dekretoj, ministraj dekretoj pri regularo kaj la decidoj de iuj sendependaj administraciaj aŭtoritatoj, pri kontencio en la regionaj kaj eŭropuniaj balotoj, same kiel la kontestoj rilataj al la nomumo kaj disciplino de la ŝtatoficistoj nomumitaj per dekreto de la prezidanto de la Respubliko (estro de eduka distrikto, prefekto, ambasadoro…) laŭ la artikolo 13-a de la konstitucio.

Konsisto de la ŝtata Konsilio redakti

La membroj de la ŝtata Konsilio redakti

La membroj de la ŝtata Konsilio, proksimume 350 el kiuj ĉirkaŭ 80 estas pruntitaj, konsistigas korpuson de ŝtatoficistoj kun pluraj gradoj[4] :

  • unu vicprezidento ;
  • prezidentoj de sekcio ;
  • ŝtatkonsilianoj en ordinara servo ;
  • ŝtatkonsilianoj en eksterordinara servo ;
  • superaj ŝtatkonsilianoj (france "maîtres des requêtes") ;
  • superaj ŝtatkonsilianoj en eksterordinara servo ;
  • 1-aklasaj aŭditoroj ;
  • 2-aklasaj aŭditoroj.

Prezido de la ŝtata Konsilio redakti

De la kreo de la regularo de la administracia justico en 2000, la leĝo eksplicite konfidas la prezidon de la ŝtata Konsilio al ĝia vicprezidanto[5]. Ĝia ĝenerala asembleo povas esti prezidata de la ĉefministro aŭ de la ministro pri justico, kio okazas tre escepte[6].

De la 5-a de januaro 2022 Didier Tabuteau estas vicprezidento de la ŝtata Konsilio.

Proksimume 380 personoj laboras por la ŝtata Konsilio.

Organizado de la ŝtata Konsilio redakti

 
Ĉambro de la ĝenerala Asembleo de la Ŝtatokonsilio

Sekcioj kaj subsekcioj redakti

La ŝtata Konsilio konsistas el sep sekcioj[7] :

  • kvin konsultiĝaj sekcioj :
    • la sekcio pri interno ;
    • la sekcio pri financoj ;
    • la sekcio pri publikaj laboroj ;
    • la sociala sekcio ;
    • la sekcio de la administracio (de la 1-a de majo 2008)[8]
  • la sekcio pri raporto kaj studoj ;
  • la sekcio pri kontencio, mem dividita en dek subsekcioj.

Servoj de la ŝtata Konsilio redakti

La servoj de la ŝtata Konsilio konsistas el :

  • la sekretariejo de la kontencia sekcio
  • la sekretariejoj de la administracia sekcio
  • la ĝenerala sekretariejo
  • la konstanta inspekta komisio de la administraciaj tribunaloj
  • la ĝenerala sekretariejo de la administraciaj tribunaloj kaj apelaciaj administraciaj kortumoj
  • la dokumenta centro

Grandaj decidoj de la ŝtata Konsilio redakti

La decidoj de la ŝtata Konsilio kaj de la tribunalo por la intertribunalaj konfliktoj estis gravaj por la konsistigo kaj la evoluo de la franca administracia juro. Oni nomas « grandaj decidoj » la decidojn, kiuj havis apartan gravecon laŭ tiu vidpunkto.

Publikaj raportoj de la ŝtata Konsilio redakti

Ĉiujare, la ŝtata Konsilio publikigas raporton en du partoj. La unua estas pri la jara bilanco de la tuto de la jura kaj administracia agado de la Konsilio. La dua estas dediĉita al temo ĉiujare malsama.

Jen la temoj pritraktitaj :

  • en 2012 La "agences" : nova publika regado ?
  • en 2011 Alimaniere konsulti, efektive partopreni
  • en 2010 La akvo kaj ties juro
  • en 2009 Rajto je loĝado, loĝadjuro[9]
  • en 2008 La kontrakto, maniero de publika agado kaj produktado de normoj
  • en 2007 Franca administracio kaj Eŭropa Unio : Kiuj influoj ? Kiuj strategioj ?
  • en 2006 Jura sekureco kaj jura komplekseco
  • en 2005 Respondeco kaj socialigo de la risko
  • en 2004 Jarcento de laikeco
  • en 2003 Perspektivoj por la ŝtatoficistaro
  • en 2002 Publikaj koilektivumoj kaj konkurenco
  • en 2001 La sendependaj administracioaj aŭtoritatoj
  • en 2000 La asocioj laŭ la leĝo de 1901, cent jarojn poste
  • en 1999 Pripensoj pri la ĝenerala intereso

Notoj kaj referencoj redakti

Notoj redakti

Referencoj redakti

Aneksaĵoj redakti

Bibliografio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti