Ministerio pri justico (Francio)
La ministerio pri justico estas ministeria servo de la franca registaro responsa pri la bona funkciado de la juĝa sistemo.
Loĝanta en la palaco de Bourvallais, je la 13-a de placo Vendôme, en la 1-a arondismento de Parizo, ĝi estas kromnomata pro metonimio « la Placo Vendôme ».
Ekde la 16-a de majo 2012, la kanceliero de la sigeliloj, ministro pri justico estas Christiane Taubira en la dua registaro de Jean-Marc Ayrault.
Historio
redaktiLa centraj servoj de la ministerio estas kromnomataj "la chancellerie" (esperantlingve "la kancelierejo"), pro la malnova ofico de "kanceliero de Francio", kiu estis la unua el la gravaj oficoj de la Malnova Reĝimo. La ministro de tiu ministerio havas la apartan titolon de kanceliero de la sigeliloj, hereditan ankaŭ de ofico de la Malnova Reĝimo.
Komisioj kaj atribuoj
redaktiLa komisioj de la ministerio pri justico estas[2] :
- la administro de la rimedoj de la justico : dungitaro, konstruaĵoj, aparataro kaj komputilaro ;
- la preparo de la leĝtekstoj kaj reglamentoj en iuj sektoroj, kiaj la punjuro, la franca nacieco kaj la familijuro ;
- la responseco pri la homoj konfiditaj al ĝi sekve de juĝo de la juĝa aŭtorito : deliktintaj aŭ endanĝeraj neplenaĝuloj kaj plenaĝuloj ;
- la difino kaj la efektivigo de la grandaj orientadoj de la politiko pri justico : helpo al viktimoj de deliktoj, punpolitiko, batalo kontraŭ organizita krimeco, aliro al la juro kaj al justico ...
Ekzistas juĝaj institucioj sendependaj de la plenuma povo, aparte la supera konsilio de la juĝistaro.
Centra administracio
redaktiLa centra administracio de la ministerio pri justico konsistas el[3] :
- la ĝenerala sekretariejo ;
- la direkcio pri juĝaj servoj ;
- la direkcio pri civilaj aferoj kaj sigelilo ;
- la direkcio pri kriminalaj aferoj kaj indulgoj ;
- la direkcio pri pundoma administracio ;
- la direkcio pri juĝa protektado de la junularo.
La kanceliero de la sigeliloj, ministro pri justico, estas asistata de la ĝenerala inspektisto de la juĝaj servoj.
Dungitaro
redaktiLa dungitaro de la ministerio pri justico konsistas el 74 000 personoj.
Ministro
redaktiLa ministro pri justico estas ankaŭ la kanceliero de la sigeliloj. Aldone al la centra administracio, la ministro aŭtoritatas super sia asistantaro kaj proparolanto[4].
En la nuna registaro de Jean-Marc Ayrault, la kanceliero de la sigeliloj, ministro pri justico estas Christiane Taubira[5].
Notoj kaj referencoj
redakti- ↑ (PDF) Dungitaro en 2013 de la ministerio Arkivigite je 2013-04-18 per la retarkivo Wayback Machine sur le retpaĝoj de "www.performance-publique.gouv.fr"
- ↑ Le ministère de la Justice. Alirita 9-an de januaro 2011 .
- ↑ Dekreto n° 2008-689
- ↑ Organigramo de la ministerio pri justico (6-an de junio 2012). Arkivita el la originalo je 2013-04-13. Alirita 2013-06-27 .
- ↑ JORF, n° HRŬ1226941D, dekreto de la 21-a de junio 2012 pri la konsisto de la registaro
Aneksaĵoj
redaktiVidu ankaŭ
redaktiBibliografio
redakti- Histoire des structures du ministère de la Justice (1789-1945), Pascal Durand-Barthez, eldoninto "PUF", Parizo, 1973.
- Justice, le ministère infernal, Mathieu Delahousse, eldoninto "Flammarion", 2009.
- JORF, n°JUSG0814277D, dekreto n° 2008-689 de la 9-a de julio 2008 pri la organizado de la ministerio pri justico