Eŭropa metropolo Lille-Kortrijk-Tournai
La Eŭropa metropolo Lille-Kortrijk-Tournai (france Eurométropole Lille-Kortrijk-Tournai aŭ plene francigite Eurométropole Lille-Courtrai-Tournai, nederlande Eurometropool Lille-Kortrijk-Tournai aŭ plene nederlandigite Eurometropool Rijsel-Kortrijk-Doornik, foje ankaŭ nomata per la pli konciza, pseŭdolatina titolo Eurometropolis) estas kunlabora regiono en la nordo de Francio kaj la okcidento de Belgio. Ĝi konsistas precipe el la francia urbo Lille kaj la najbaraj belgiaj urboj Mouscron, Kortrijk, Tournai kaj Menen, aldone el 142 pliaj administraj komunumoj, kun sume pli ol 2 milionoj da loĝantoj[1]. La teritoria kunlabora projekto instaliĝis la 28-an de januaro 2008, kiel unua projekto de la programo Eŭropa grupiĝo pri teritoria kunlaboro de la Eŭropa Unio.
Eŭropa metropolo Lille-Kortrijk-Tournai | ||
---|---|---|
Kunlabora regiono | ||
Eŭropa grupiĝo pri teritoria kunlaboro, Eurometropolis [+] | ||
Lando | Francio | |
- koordinatoj | 50° 42′ 0″ N, 3° 12′ 0″ O (mapo)50.73.2Koordinatoj: 50° 42′ 0″ N, 3° 12′ 0″ O (mapo) | |
Eŭropa metropolo Lille-Kortrijk-Tournai | ||
Vikimedia Komunejo: Eurométropole Lille-Kortrijk-Tournai [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Notoj
redakti- ↑ En 2008 la ekzakta loĝantaro estis 2 155 161 personoj.
Eksteraj ligiloj
redakti- oficiala retejo (france, nederlande kaj angle)
- listo de la unuopaj komunumoj kaj mapo de la tuta teritorio jen france[rompita ligilo], jen nederlande[rompita ligilo], jen angle[rompita ligilo]