Ministraro de Lionel Jospin

La franca ministraro de ĉefministro Lionel Jospin oficis de la 2-a de junio 1997 ĝis la 6-a de majo 2002, t.e. dum 4 jaroj kaj 338 tagoj. Ĝi estis la tria ministraro nomumita de la respublika prezidento Jacques Chirac. Lionel Jospin estis la dua ĉefministro de la prezidento.

Ministraro de Lionel Jospin
registarofranca registaro
Jurisdikcio Francio
Lando Francio
Dum 2-a de junio 1997 - 6-a de majo 2002
Antaŭulo Ministraro dua de Alain Juppé
Sekvanto Ministraro unua de Jean-Pierre Raffarin
vdr

En 1997 la dekstra prezidento Jacques Chirac eksigis la Nacian Asembleon. Sed la deputitaj balotoj venkigis la maldekstrajn partiojn, unuarange la Socialista Partio. Prezidento Chirac sekve nomumis Lionel Jospin kiel ĉefministron, ĉar ĉi tiu estis la gvidanto de la maldekstra plurpartia alianco t.n. Gauche plurielle (plureca maldekstro).

La ministraro de Lionel Jospin daŭris dum la tuta mandatperiodo de la tiel balotita Nacia Asembleo ĝis la prezidenta baloto en majo 2002, pri kiu Jacques Chirac venkis kontraŭ Lionel Jospin.

Tiun periodon 1997-2002 estas kutime nomata "la tria kunestado" (la troisième cohabitation) de la Kvina Franca Respubliko, ĉar tiam la du ĉefuloj de la plenuma povo (ekzekutivo) —nome la prezidento kaj la ĉefministro— estis el du malsamaj politikaj flankoj.

La ministraro de Jospin estis la plej longdaŭra ministraro sub la prezidenteco de Jacques Chirac.

Konsisto laŭ la oficiala ordo redakti

La ministraro konsistis komence (fine) el 26 (32) membroj krom la ĉefministro, nome 14 (15) ministroj, 2 (7) subministroj kaj 10 (10) ŝtatsekretarioj.

Ministroj redakti

Subministroj redakti

Ŝtatsekretarioj redakti

Vidu ankaŭ redakti