Dominique Voynet
Dominique VOYNET (dominik vŭane) naskiĝis en Montbéliard la 4-an de novembro 1958. Ŝi fariĝis unu el la historiaj figuroj de la verdula ekologia partio La Verduloj (Francio), kiun ŝi kunfondis en 1984.
Dominique Voynet | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de novembro 1958 (66-jaraĝa) en Montbéliard |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | altnivela edukado University of Franche-Comté (en) |
Okupo | |
Okupo | politikisto sindikatisto cadres de la fonction publique (en) |
TTT | |
Retejo | https://dominiquevoynet.eelv.fr |
Funkcioj
redakti- Deputito de la partio "Les Verts" por la departemento Jura (balotoj de la 1a de junio 1997)
- Municipa konsilanto de la urbo Dole (1989-2004)
- Membro de la Regiona Konsilantaro de la regiono Franche-Comté (1992-1994)
- Departementa Konsilanto de Jura (departemento) (Kantono Dole-Nord-Est)
- Municipa konsilanto de Montreuil (orienta ĉirkaŭurbo de Parizo; ekde la 22a de marto 2008)
- Urbestro de Montreuil (ekde la 22-an de marto 2008)
- Eŭropa deputito (1989-1991)
- Ministro de la Teritoria Mastrumado kaj de la Ĉirkaŭmedio (4an de junio 1997 - 9an de julio 2001, en la registaro de la ĉefministro Lionel Jospin)
- Senatano de Seine-Saint-Denis (norda ĉirkaŭurbo de Parizo, ekde la 26a de septembro 2004)
Ŝi kandidatiĝis al la prezidenteco de la Respubliko en 1995 kaj ricevis 3,32 % el la voĉoj.