Catherine Trautmann
Catherine Trautmann (naskiĝis la 15-an de januaro 1951 en Strasburgo; denaska nomo: Argence) estas franca politikistino, membro de la socialista partio.
Catherine Trautmann | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Catherine Trautmann | |||||
Naskonomo | Catherine Argence | ||||
Naskiĝo | 15-an de januaro 1951 (73-jaraĝa) en Strasburgo | ||||
Lingvoj | franca • kopta vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Strasburgo vd | ||||
Partio | Socialista Partio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
Aktiva en | Strasburgo • Bruselo vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ŝi estis urbestrino de Strasburgo inter 1989 kaj 2001. Inter 1997 kaj 2000 ŝi estis franca ministrino pri kulturo. Inter 1989 kaj 1997 ŝi estis parlamentanino de la Eŭropa Unio; ekde 2004 ŝi denove membras en la Eŭropa Parlamento, kie ŝi nun estas vicprezidantino de la komisiono pri industrio, esplorado kaj energio.
Esperanto redakti
Kiel ministrino pri kulturo s-ino Trautmann agnoskigis Esperanton kiel lingvon kadre de la leĝo pri aŭdvidaj komunikiloj kaj televido[1]. En intervjuo pri Esperanto ŝi diris, ke "gravas, ke tiu lingvo estu alirebla". Ŝi konstatis, ke Esperanto-parolantoj estas tre atentemaj pri la eŭropa kaj internacia klimato.
Notoj kaj fontoj redakti
- ↑ Ŝi mem tion diris en franclingva intervjuo; franca teksto kaj traduko en Esperanto ĉe Libera Folio.