Svjatlana Ciĥanoŭskaja

belarusa politikistino

Svetlana Georgievna CiĥanovskajaSvjatlana Georgijevna CIĤANOŬSKAJA (beloruse Святлана Георгіеўна Ціханоўская, en Łacinka Śviatłana Cichanoŭskaja; ruse Светлана Георгиевна Тихановская[1] [svetlana georgievna tiĥanofskaja]), naskiĝis la 11-an de septembro 1982 en Mikaŝeleviĉi, estas belorusia tradukisto, klerigisto kaj politikisto.

Svjatlana Ciĥanoŭskaja
Persona informo
Святлана Георгіеўна Ціханоўская
Naskonomo Святлана Георгіеўна Піліпчук
Naskiĝo 11-an de septembro 1982 (1982-09-11) (41-jaraĝa)
en Mikaševičy, Belorusa Soveta Socialisma Respubliko,  Sovetunio
Lingvoj belorusagermanaanglarusa vd
Loĝloko GomelMinskoLitovio • Roscrea vd
Ŝtataneco BelorusioSovetunio vd
Alma mater Q116974629 vd
Partio senpartia vd
Familio
Edz(in)o Sjarhej Ciĥanoŭski vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo politikisto • aktivisto de civilaj rajtoj • tradukisto • lingva instruisto • interpretisto • filologo • documentary participant vd
Laborkampo politikopolitika opozicio • translating activity vd
Aktiva en MinskoGomel vd
Aktiva dum 2020– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Svjatlana Ciĥanoŭskaja en Vitebsko la 24-an de julio 2020
Subten-mitingo de Ciĥanoŭskaja en Minsko la 30-an de julio 2020

Biografio redakti

Svjatlana Ciĥanoŭskaja estas tradukisto kaj instruisto pri la angla. Ŝi estas la edzino de la blogisto kaj jutubisto Sjarhej Ciĥanoŭski kiu estas kontraŭulo de la belorusa prezidento Aljaksandr Lukaŝenka kaj estis malliberigita la 29-an de majo 2020 je akuzo de agitado kontraŭ publika ordo. Ŝi tiam decidis sinprezenti al la prezidenta baloto en aŭgusto 2020. Ŝia kandidateco estis akceptita de la aŭtoritatoj kaj ŝi sukcesis kunigi la subtenantojn de Viktor Babriko (malliberigita en junio 2020 pro financaj deliktoj) kaj de Valeri Cepkalo (kies subtenaj subskriboj estis multnombre nuligitaj), kiuj ne plu povis kampanji[2].

Dum la kampanjo, ŝi malglorigis la aŭtoritatan reĝimon de Aljaksandr Lukaŝenka, postulis la liberigon de la belorusaj politikaj malliberuloj kaj kritikis la administradon de la Pandemio COVID-19 en Belorusio[3]. Laŭ la oficialaj rezultoj, ŝi ricevis 10,9% da voĉdonoj, due post la prezidanto Lukaŝenka kun 80,08% da voĉdonoj[4]. Estas raportoj pri trompo kaj fraŭdo dum la elekto, [5] [6]kiel dum antaŭaj elektoj en Belorusio [7][8].

Dum ekis manifestacioj en la lando por protesti kontraŭ la reelekto de Lukaŝenka, ŝi rifuzis agnoski la oficialajn rezultojn, deklarante antaŭ la gazetaro: "La aŭtoritatoj devas pripensi, kiel transdoni al ni la potencon. Mi konsideras min venkinto de la baloto"[9].

La 11-an de aŭgusto 2020, la litovia ministro pri eksterlandaj aferoj Linas Linkevičius anoncis al la gazetaro ke Svjatlana Ciĥanoŭskaja foriris al Litovio, kie jam troviĝis ŝiaj infanoj[10].

Politika pozicio redakti

En siaj intervjuoj Svjatlana Ciĥanoŭskaja ĉiam substrekas, ke la opozicia movado en Belorusio havas nenion similan al la Eŭromajdano — amasaj tumultoj en Kievo en 2013, kiuj finiĝis per perforta eksigo de prezidanto Viktor Janukoviĉ. Ŝi substrekas, ke la opozicio en Belorusio havas pozitivan agordon kaj postulas nur malfermitajn, demokratiajn balotojn. Ŝi distanciĝas de Eŭromajdano en Ukrainio, substrekante: "Ni havas civilizitajn metodojn por solvi la problemojn. Ni deziras ĉion fari laŭleĝe". Ŝi opinias, ke ne necesas elekti inter la okcidenta kaj orienta orientiĝoj; preferindas subteni bonajn rilatojn kun ĉiuj. Kiel sekvindan ekzemplon ŝi konsideras Pollandon kun ties evoluinta ekonomio. Tamen ŝi opinias, ke Eŭropa Unio kaj Usono ne deziras grave enmiksiĝi en la belorusaj aferoj, kvankam ŝi insiste petas ilin admoni Lukaŝenka, por ke li komencu dialogon kaj aranĝu la demokratiajn elektojn[11].

 
 Кто говорит о «майдане»? Только с экранов телевизоров. Никто не хочет никакого «майдана». Это он пугает бабушек, дедушек, людей, которые смотрят телевизор, что мы «майданутые». Никто из нас ни разу не сказал слово «майдан».   Kiu parolas pri "majdano"? Nur de ekranoj de televidiloj. Neniu deziras iun "majdanon". Per tio li [Lukaŝenka] timigas avinojn, avojn, homojn, kiuj spektas televidon, ke ni estas "majdanaĉuloj". Neniu el ni eĉ unu fojon diris la vorton "majdano". 
— Svjatlana Ciĥanoŭskaja, Intervjuo al retejo Televido Belsat[11]

Ŝi akcentas ke ŝi postulas aranĝi novan prezidentan baloton por ke la homoj povu libere decidi sian sorton. Tamen ŝi mem ne planas kandidatiĝi denove.

 
 Я точно баллотироваться не буду. Я не люблю слово власть, я не властный человек. Мне достаточно этой миссии, которая сейчас на меня возложена.   Mi tute certe ne kandidatiĝos. Mi ne ŝatas la vorton "potenco", mi estas ne potencama homo. Por mi sufiĉas la misio, kiu nun estas metita sur min. 
— Svjatlana Ciĥanoŭskaja, Intervjuo al retejo Televido Belsat[11]

La 24-an de februaro 2022, en reago al la uzo de Belorusio kiel ponto en la rus-ukrainia konflikto, Svetlana Ciĥanovskaja lanĉis akuzojn de "perfido" de Parizo kontraŭ Aleksandro Lukaŝenko, akuzante lin je esti "transforminta [la] landon al agresanto". Laŭ ŝi, tiuj agoj igis lin perdi "la rajton paroli nome de la belorusa popolo". Post ĉi tiu deklaro, ŝi anoncis sian decidon formi Belorusan ekzilan registaron dum gazetara konferenco en la Litova Ambasado: "De hodiaŭ, mi respondecas pri la reprezentado de la popolo kaj la Respubliko de Belorusio, por defendi la sendependecon kaj la nacian intereson de mia lando"[12]

La 10-an de aprilo 2022, en intervjuo farita de ĵurnalisto Alesya Batsman, ŝi deklaris:

 
 La unua tasko estas helpi Ukrainion venki kaj retiri rusiajn trupojn el nia lando. Kaj certe ne estas la merito de Lukaŝenko, kiu klopodas impliki nin en la militon. La fakto, ke la rusia armeo forlasis la planon kapti Kievon, estas kompreneble la merito de la kuraĝa ukrainia armeo, sed ankaŭ la rezulto de nia gerilo. Belorusio ne fariĝis komforta malantaŭa bazo por rusiaj soldatoj, kiel atendite. Belorusoj montris, ke ili ne toleros la okupon kaj ne permesos, ke ilia lando estu uzata kontraŭ frata Ukrainio. 
— Svjatlana Ciĥanoŭskaja, Intervjuo al Euradio[13]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Filip Noubel (07-09-2020) Lukaŝenka aŭ Lukaŝenko? Kial anglalingvaj amaskomunikiloj malsame skribas la familinomon de la belorusa ŝtatestro? (esperante). Tutmondaj Voĉoj. Arkivita el la originalo je 07-09-2020. Alirita 07-09-2020.
  2. (franclingve) En Belorusio, opozicio kuniĝas kontraŭ la prezidento Lukaŝenko legi rete arkivo
  3. (anglalingve) Belorusio: kontraŭ-registara protestantoj kunigas antaŭ prezidenta baloto legi rete arkivo
  4. (franclingve) Prezidenta baloto en Belorusio: la oponanto Svjatlana Ciĥanoŭskaja malagnoskas la rezultojn kaj postulas la venkon legi rete arkivo
  5. https://www.reuters.com/article/us-belarus-election-germany/germany-there-are-many-indications-of-electoral-fraud-in-belarus-idUSKCN2560Z6
  6. https://www.telegraph.co.uk/news/2020/07/14/protests-belarus-government-blocks-president-lukashenkos-rivals/
  7. https://www.atlanticcouncil.org/blogs/ukrainealert/lukashenko-vs-democracy-where-is-belarus-heading/
  8. https://www.rferl.org/a/five-factors-that-ensure-lukashenka-wins-every-election-in-belarus/30769963.html
  9. (franclingve) La opozicio malagnoskas la rezultojn de la prezidenta baloto en Belorusio legi rete arkivo
  10. (franclingve) Svjatlana Ciĥanoŭskaja, la ĉefa belorusa oponanto, forflugis Litovion legi retearkivo
  11. 11,0 11,1 11,2 Пётр Погожэльски (2020-08-04) Светлана Тихановская: Лукашенко «майданом» пугает бабушек. Никто из нас не хочет крови. Televido Belsat. Arkivita el la originalo je 2020-08-07. Alirita 2020-08-17.
  12. Guerre en Ukraine : l’opposition biélorusse annonce la formation d’un gouvernement en exil (arkivo) LeMonde.fr, 25-a de februaro 2022
  13. Euroradio ĉe Telegram (arkivo), Euradio, 10-a de aprilo 2022

Eksteraj ligiloj redakti