Sjarhej Ciĥanoŭski

belorusa videoblogisto, entreprenisto kaj politikisto

Sjarhej Leanidaviĉ CIĤANOŬSKI (beloruse Сяргей Леанідавіч Ціханоўскі; ruse Сергей Леонидович Тихановский; Sergej Leonidoviĉ Tiĥanovskij) estas belorusa jutubisto, videa bloganto, disidento kaj pordemokratia aktivulo.[1][2][3][4][5] Li estas konata unuavice pro sia aktivismo kontraŭ la reĝimo de la prezidanto de Belorusio, Aljaksandr Lukaŝenka. En majo 2020, li anoncis sian intencon kandidatiĝi por la 2020 prezidenta balotado, sed li estis arestita du tagojn poste.[6] Lia edzino Svjatlana Ciĥanoŭskaja iĝis la ĉefa rivalo al Lukaŝenka en la balotado.

Sjarhej Ciĥanoŭski
Persona informo
Сяргей Леанідавіч Ціханоўскі
Naskiĝo 18-an de aŭgusto 1978 (1978-08-18) (45-jaraĝa)
en Horki
Loĝloko Minsko vd
Ŝtataneco Belorusio vd
Alma mater fakultato de filologio de la ŝtata universitato Gomel vd
Familio
Edz(in)o Svjatlana Ciĥanoŭskaja vd
Profesio
Okupo entreprenistopolitikisto • jutubisto • entreprenisto • aktivulo • televida produktoro • blogisto vd
Aktiva dum 2019– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Frua vivo kaj entreprenado redakti

Ciĥanoŭski naskiĝis la 18-an de aŭgusto 1978, en Horki, Homela regiono, Belorusa SSR kaj kreskis en Homel.

Ciĥanoŭski diplomiĝis en la Fakultato de Filologio de la Homela Ŝtata Universitato de Francysk Skaryna. Poste, li malfermis diskovendejojn en Homel kaj Mazir kaj organizis koncertojn. Li okupiĝis pri videoproduktado, reklamo kaj muzikaj videoj.

YouTube-kanalo Lando por Vivo redakti

Sjarhej Ciĥanoŭski diris ke li fariĝis bloganto preskaŭ hazarde. Li organizis bienon proksime al Homel kaj alfrontis burokratismajn obstaklojn flanke de lokaj, regionaj kaj naciaj oficialuloj, kaj tiam li ekparolis pri siaj malfacilaĵoj kun ĵurnalistoj.

La YouTube-kanalo "Lando por Vivo" (ruse Страна для жизни) estis lanĉita en 2019 kaj allogis 140 mil abonantojn dum la jaro.[7] La kanalo estas dediĉita al rakontoj de ordinaraj belorusoj kaj realaj kazoj de entreprenistoj "kiu helpos konstrui landon por vivo". Ciĥanoŭski faras videon pri sociaj kaj politikaj temoj kaj parolas pri la problemoj de homoj — plejparte en la regionoj.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti