Walter Scheel

germana politikisto

Walter SCHEEL [valta ŝe:l] (naskiĝis la 8-an de julio 1919 en Solingen, mortinta la 24-an de aŭgusto 2016 en Bad Krozingen[1]) estas germana politikisto.

Walter Scheel
Bundesarchiv Bild 146-1989-047-20, Walter Scheel.jpg
Coat of Arms of Walter Scheel (Order of Isabella the Catholic).svg
Persona informo
Walter Scheel
Naskiĝo 8-an de julio 1919 (1919-07-08)
en Solingen
Morto 24-an de aŭgusto 2016 (2016-08-24) (97-jara)
en Bad Krozingen
Mortis pro naturaj kialoj [#]
Tombo Waldfriedhof Zehlendorf [#]
Religio Evangelia Eklezio en Germanio [#]
Lingvoj germana [#]
Ŝtataneco Germanio [#]
Alma mater Gymnasium Schwertstraße [#]
Partio Libera Demokrata Partio [#]
Subskribo Walter Scheel
Familio
Edz(in)o Mildred Scheel [#]
Infanoj 3
Parencoj Cornelia Scheel [#]
Profesio
Okupo politikistomilitisto [#]
Laborkampo politiko [#]
Aktiva en DuseldorfoBonnoStrasburgoBruselo [#]
Prezidanto de Germanio Flag of the President of Germany.svg
Dum 1974 - 1979
Antaŭulo Gustav Heinemann
Sekvanto Karl Carstens
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Li estis membro de la liberal-demokratia partio de Germanio (FDP), de 1961 ĝis 1969 estis ministro pri ekonomia kunlaboro kaj evoluo en la registaro de Germanio, kaj de 1969 ĝis 1974 ministro pri eksterlandaj aferoj.

Sekve al la demisio de Willy Brandt dum naŭ tagoj li oficis kiel komisia federacia kanceliero de Germanio. Poste li de 1974 ĝis 1979 estis prezidento de Germanio Posteulo en tiu pozicio estis Karl Carstens.

vilao Hammerschmidt en Bonno
pentraĵo pri Walter Scheel (de Günter Rittner, 1996)

Formalan sidejon li (kaj ĉiuj postaj prezidentoj ĝis la jaro 1999) havis en la klasicisma Kastelo Bellevue en (okcidenta) Berlino, sed la fakta sidejo estis la same klasicisma vilao Hammerschmidt en Bonno. Lia edzino Mildred Scheel fondis nacian organizaĵon de medicina helpo kaj esploro pri kancero.

ReferencojRedakti