Libera Demokratia Partio

partio en Germanio
(Alidirektita el Freie Demokratische Partei)

La Libera Demokrata Partio (Freie Demokratische Partei, mallonge FDP) estas liberala partio en Germanio. Ĝi fondiĝis la 11-an de decembro 1948 en Heppenheim, kunligante variajn liberalajn partiojn el diversaj germanoj landoj kun parte pli ol centjara historio. FDP estis dum entute 46 jaroj (en koalicioj kun CDUSPD) unu el la regantaj partioj en Germanio, laste (sen interrompo) de 1969 ĝis 1998, kaj ankoraŭ de 2009 ĝis 2013. La iamaj federaciaj ministroj por eksteraj aferoj Walter Scheel, Hans-Dietrich Genscher, Klaus Kinkel kaj Guido Westerwelle membriĝis en FDP.

Libera Demokratia Partio
Freie Demokratische Partei
emblemo
politika partio en Germanio
Komenco 12-a de decembro 1948 vd
Antaŭe Deutsche Volkspartei • Germana Ŝtatpartio vd
Lando(j) Germanio vd
Sidejo Berlino
Ideologio

klasika liberalismo • ekonomia liberalismo

Ĝenerala(j)
Sekretario(j)
Volker Wissing • Karl-Hermann Flach • Martin BangemannGünter Verheugen • Irmgard Schwaetzer • Helmut Haussmann • Cornelia Schmalz-Jacobsen • Uwe Lühr • Werner Hoyer • Guido Westerwelle • Cornelia Pieper • Dirk Niebel • Christian Lindner • Patrick Döring • Nicola Beer • Linda Teuteberg vd
Ĉefestro(j) Christian Lindner • Philipp RöslerGuido Westerwelle • Wolfgang Gerhardt • Klaus Kinkel • Otto Graf Lambsdorff • Martin BangemannHans-Dietrich GenscherWalter Scheel • Erich Mende • Reinhold Maier • Thomas Dehler • Franz Blücher • Theodor Heuss vd
Membro de Liberala InternacioEŭropa Liberala, Demokrata kaj Reforma Partio • Eŭropa Movado Germanio vd
Posedatoj Thomas-Dehler-Haus (Bonn, Willy-Brandt-Allee) vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo registrita asocio de Germanio
vdr
Libera Demokrata Partio
Freie Demokratische Partei
Emblemo de Libera Demokrata Partio
politika partio en Germanio
Lando  Germanio
Estro Christian Lindner (ekde 2013)
Fondiĝo La 11-an de decembro 1948
Ĉefa sidejo Thomas-Dehler-Haus, Reinhardtstraße 14, D-10117 Berlino
Ideologio Liberalismo, socialliberalismo, konservativa liberalismo
Junulara organizaĵo Junge Liberale
Retejo http://www.fdp.de
vdr

Du prezidentoj de Germanio, Theodor Heuss kaj Walter Scheel, estis anoj de FDP.

La ĉefaj celoj de FDP estas la progresigo de la ekonomio i.a. per malaltigo de impostoj, simpligo de la imposta sistemo, privatigoj kaj malpliigo de subvencioj, kaj la protekto de la civilaj rajtoj. En Turingio gravas partie Thomas Kemmerich.

Partiestroj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti