Martin Bangemann

germana politikisto

Martin BANGEMANN (naskiĝinta la 15-an de novembro 1934 en Wanzleben - mortis la 28-an de junio 2022) estis germana politikisto. Inter la jaroj 1984 kaj 1988 li estis nacia ministro pri ekonomio. Poste, li interalie estis komisaro en la Eŭropa Komisiono Santer, kiu gvidis la Eŭropan Union de la 23-a de januaro 1995 ĝis la 15-a de marto 1999. En la Eŭropa Komisiono, li prezidis la fakojn entreprenoj kaj informsocio. Jam antaŭe, dum la dua periodo de la Eŭropa Komisiono Delors, inter la jaroj 1989 kaj 1993, li respondecis pri la fakoj industria politiko, interna merkato kaj telekomunikado, kaj ankaŭ dum la tria periodo de la Eŭropa Komisiono Delors, inter la jaroj 1993 kaj 1995, li zorgis pri la samaj fakoj. Martin Bangemann estas membro de la liberala partio FDP de Germanio.

Martin Bangemann
politikisto de Germanio
Persona informo
Martin Bangemann
Naskonomo Martin Andreas Bangemann
Naskiĝo 15-an de novembro 1934 (1934-11-15)
en Wanzleben, Provinco Saksio,  Germana Regno
Morto 28-an de junio 2022 (2022-06-28) (87-jaraĝa)
en Saint-Vincent-la-Châtre, Deux-Sèvres,  Francio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Lingvoj germanaangla vd
Ŝtataneco Germana RegnoGermanio vd
Alma mater Munkena universitatoUniversitato de Tubingeno vd
Partio Libera Demokrata Partio vd
Infanoj 5
Profesio
Okupo politikistoadvokato vd
Laborkampo politiko vd
EU-Komisionano
por  Germanio
Dum 19891999
germana ministro pri ekonomio
Dum 19841988
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Martin Bangemann (1979).