Eŭropa Komisionano

Eŭropa Komisionano estas membro de la Eŭropa Komisiono, la institucio de Eŭropa Unio kun plenuma povo kaj respondeca por certigi plenumon de la Unia juro. Ĉiu komisionano ricevas areon de politika respondeco ene de la Komisiono, kiu estas determinita kaj distribuata de ĝia Prezidanto. Ĉiuj, inkluzive de la Prezidanto de la Komisiono, la Alta Reprezentanto por la komuna ekstera kaj sekureca politiko de la Eŭropa Unio kaj la vicprezidantoj kiujn ili povas nomumi, kunvenas en la Kolegio de Komisionanoj. Estas tiom da Komisionanoj kiom da Ŝtatoj en la Unio, do nuntempe estas 27 inkluzive de la Prezidanto.

Sen konsidero de la prezidanto, oni povas starigi klaran paralelecon, konservante certajn distancojn, inter la eŭropaj komisionanoj kaj naciaj ministroj.