Alta Reprezentanto por la komuna ekstera kaj sekureca politiko de la Eŭropa Unio

La Alta Reprezentanto por la komuna ekstera kaj sekureca politiko de la Eŭropa Unio (angle High Representative of the EU for Foreign Affairs and Security Policy, france Haut représentant de l'Union pour les affaires étrangères et la politique de sécurité, germane Hoher Vertreter der EU für Außen- und Sicherheitspolitik) estas ofico kadre de la komuna ekstera kaj sekureca politiko (KESP) de la Eŭropa Unio (EU). La oficico estas signo pri la volo de la EU-membroŝtatoj, al la ekstero havi kaj montri unuecan politikan pozicion en temoj de monda politiko. La alta reprezentanto kune kun la prezidanto de la Eŭropa Konsilio kaj la prezidanto de la Eŭropa Komisiono ekstere reprezentas la Union. Al la pozicio de la alta reprezentanto subordigita estas strategia plana teamo kaj frue averta teamo, armea grupo kaj komuna krizocentro de la Unio. Ankaŭ la "ĝenerala direktoraro pri eksteraj rilatoj" (RELEX) de la Eŭropa Komisiono kun la EU-delegacioj en ŝtatoj ekster la Eŭropa Unio kunlaboras kun la alta reprezentanto.

Alta Reprezentanto por la komuna ekstera kaj sekureca politiko de la Eŭropa Unio
High Representative of the Union for Foreign Affairs and Security Policy
pozicio
Vicprezidanto de Eŭropa Komisio • ministro pri eksteraj aferoj
Komenco 1-a de decembro 2009 vd
Antaŭe High Representative for Common Foreign and Security Policy • European Commissioner for External Relations vd
Agareo

Komuna ekstera kaj sekureca politiko de la Eŭropa Unio

Retejo Oficiala retejo
vdr

Ekde la 1-a de decembro 2019 la hispana kataluna politikisto Josep Borrell plenumas la postenon.

Laŭ la traktato de Lisbono, kiu momente estas en proceso de ratifikiĝo, la posteno de la alta reprezentanto estu kunigita kun tiu de la "komisaro pri eksteraj rilatoj kaj eŭropa najbareca politiko". La alta reprezentanto tiam respondecus pri la tuta ekstera politiko de la Eŭropa Unio inkluzive de la eŭropa najbareca politiko kaj samtempe estus vicprezidanto de la Eŭropa Komisiono kaj prezidanto de la nove kreenda "Konsilio pri Eksteraj Rilatoj" de la EU.

Vidu ankaŭ redakti