Josep Borrell

kataluno, politikisto reprezente de Hispanio kaj eŭropa parlamentano

Josep (aŭ José) BORRELL FONTELLES [ĵosep borelj fonteljes] (naskiĝis la 24-an de aprilo 1947 en la municipo La Pobla de Segur, komarko Pallars Jussà, provinco Lleida, Katalunio) estas kataluno kun ŝtatanecoj de Hispanio kaj Argentino, kiu ekde 1979 aktivis kiel politikisto reprezente de Hispanio. De la 20-a de julio 2004 ĝis 2007 li estis prezidanto de la Eŭropa Parlamento.

Josep Borrell
Persona informo
Josep Borrell i Fontelles
Naskonomo Josep Borrell i Fontelles
Naskiĝo 24-an de aprilo 1947 (1947-04-24) (76-jaraĝa)
en La Pobla de Segur
Lingvoj hispanakatalunaanglafranca vd
Ŝtataneco HispanioArgentino vd
Alma mater Politeknika Universitato de MadridoKomplutensa Universitato de MadridoUniversitato Stanford • French Institute of Petroleum • Komplutensa Universitato de Madrido vd
Partio Hispana Laborista Socialista Partio vd
Familio
Edz(in)o Cristina Narbona • Carolina Mayeur vd
Infanoj Joan Borrell Mayeur vd
Profesio
Okupo politikistoekonomikisto • sindikatisto • inĝeniero vd
Aktiva en StrasburgoBruseloMadrido vd
EU-Komisionano
por  Hispanio
Dum 2019
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
2-a de novembro 2004 - Josep Borrell kun Aleksander Kwaśniewski

Li apartenas al socialista Partido Socialista Obrero Español (PSOE) kaj tiel al Socialdemokrata Frakcio (SPE) de la Eŭropa Parlamento.

Li estas filo de panbakisto. La familio dumtempe elmigris al Mendoza en Argentino. Poste, li disvendis la panon de sia patro per azeno tra vilaĝoj de katalunaj Pireneoj.

Borrell studis en la Madrida Politeĥnika Universitato (Universidad Politécnica de Madrid) aviadan inĝenierarton kaj doktoriĝis en la Komplutensa Universitato de Madrido pri ekonomiko. Li estas eksterpostena profesoro pri kompania matematiko. Krom tio li havas majstran gradon ĉe la Universitato Stanford kaj ĉe Franca Instituto pri Petrolo. Li laboris dum sep jaroj por petrolfirmao Cepsa.

En 1979, li ekpolitikiĝis. Li estis ano de la registaro de la Madrida Regiono, kie li respondecis pri la financa politiko. En 1982 li estis elektita ĉefsekretario pri financa ekvilibro kaj elpagoj ĉe la hispana Financa Ministerio. En 1984 iĝis li ŝtatsekretario (vicministro) pri financoj, famiĝante pro batalo kontraŭ imposta fraŭdo.

En 1991, li ŝanĝiĝis al ministro pri Infrastrukturo, Transporto kaj Medio.

Kiam PSOE perdis la registaron kaj Felipe González demisiis kiel ĉefa gvidanto, la 24-an de aprilo 1998, Borrell venkis la internan partian balotadon por kandidati al ĉefministreco kontraŭ la ĝenerala sekretario Joaquín Almunia. Tamen, pro manko de partiestra subteno kaj skandaloj, li rezignis kandidatecon al Almunia.

En 2002, li estis delegito al la Eŭropa Konvencio, taskigita pri verkado de la Eŭropa Konstitucio. Li komitatis pri ekonomia rego, socia Eŭropo, fremda politiko kaj defendo.

Li ĉefkandidatis en la listo de venkonta PSOE por Eŭropa Parlamento. En la elekto pri prezidanteco de la Eŭropa Parlamento, li sukcesis jam en la unua voĉdonado kontraŭ la pola politikisto Bronislaw Geremek (388/208). Antaŭ la voĉdonado, la grandaj politikaj grupoj (Eŭropa Popolpartio (EVP-ED) kaj la socialdemokrataj partioj de Eŭropo (SPE) interkonsentis pri tio, ke Borrell rezignos post 2 jaroj kaj duono, kaj tiam prezidentiĝos la germana frakciestro de EVP-ED, Hans-Gert Pöttering.

En la balotoj de 2009 li ne plu estis kandidato. De januaro 2010 li okupas la postenon de Prezidanto de la Eŭropa Universitata Instituto de Florenco.

Ekde la 1-a de decembro 2019 li okupas la postenon de Alta Reprezentanto por la komuna ekstera kaj sekureca politiko de la Eŭropa Unio.

Li havas du gefilojn kun francino Carolina Mayeur. Poste ili divorciĝis, kaj li nun rilatas politikistinon Cristina Narbona.


Antaŭe:Prezidanto de la Eŭropa ParlamentoPoste:
Pat Cox20042007Hans-Gert Pöttering