Prezidanto de la Eŭropa Konsilio
Tiu ĉi artikolo temas pri la prezidanto de la Eŭropa Konsilio, antaŭvidata laŭ la Traktato de Lisbono. Por la jam ekde 1958 dufoje jare nomumita prezidanto de la Konsilio de la Eŭropa Unio vidu la artikolon Prezidanto de la Konsilio de la Eŭropa Unio. |
La prezidanto de la Eŭropa Konsilio estas pozicio ene de la instituciaro de la Eŭropa Unio, kiu estis redifinita laŭ la Traktato de Lisbono de la jaro 2007. La unua prezidanto de la Eŭropa Konsilio estis Herman Van Rompuy (Belgio), la 1-an de decembro 2014 anstataŭis lin Donald Tusk (Pollando), kiun la 1-an de decembro 2019 sekvis Charles Michel.
Prezidanto de la Eŭropa Konsilio | ||
---|---|---|
President of the European Council | ||
Charles Michel | ||
publika posteno | ||
Komenco | 1-a de decembro 2009 vd | |
Antaŭe | President-in-Office of the European Council vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Historio
redaktiLaŭ iama stato, la prezidanto de la Eŭropa Konsilio estis la registara gvidanto de tiu EU-membroŝtato, kiu laŭvice havis la taskon prezidi la Konsilion de la Eŭropa Unio (tiun prezidon plenumas laŭ temaj kunvenoj la koncernaj fakaj ministroj el la registaro de la prezidanta membroŝtato, plej elstare la ministro pri eksteraj rilatoj de tiu registaro, kiu kutime dum la sesmonata oficoperiodo nomatas la "prezidanto de la konsilio de la Eŭropa Unio").
Ambaŭ pozicioj en la Eŭropa Unio laŭ la tiam validaj traktatoj ŝanĝiĝis ĉiujn ses monatojn inter la EU-membroŝtatoj laŭ fiksita listo, kies sinsekvo povis esti nur unuanime ŝanĝata de la Eŭropa Konsilio laŭ artikolo 203 frazo 2 de la traktato pri fondo de la Eŭropa Komunumaro. Laŭ la devena ŝtato de ambaŭ prezidantoj oni parte en la amaskomunikiloj vortumas, ke la koncerna ŝtato "prezidas la EU-konsilion".
Listo de iamaj prezidantoj
redaktiTraktato de Lisbono
redaktiLaŭ la Traktato de Lisbono de 2007 la prezidanto de la Eŭropa Konsilio estas elektata de la Eŭropa Konsilio por la oficperiodo de du jaroj kaj duono. Por elektiĝo necesas du-triona plimulto kaj sama plimulto necesas por eventuala malelekto. Elektiĝo aŭ nur konfirmo de la Eŭropa Parlamento ne estas necesa. La prezidanto povas plenumi la oficon maksimume dum du 2,5-jaraj oficperiodoj.
Inter la taskoj de la prezidanto estas precipe la preparo de la laboro de la Eŭropa Konsilio. Tiom longe kiom li ne interferas kun la taskaroj de la Alta Reprezentanto por la komuna ekstera kaj sekureca politiko de la Eŭropa Unio, la prezidanto de la Eŭropa Konsilio ankaŭ estas la ekstera reprezentanto de la Unio rilate al la komuna ekstera kaj sekureca politiko de la Eŭropa Unio. Dum sia eŭropa oficodaŭro, la prezidanto ne rajtas plenumi nacian postenon.
Salajro
redaktiLa salajro de la posteno similas al tiu de la prezidanto de la Eŭropa Komisiono, kiu ricevas proksimume 270.000 € ĉiujare. Kiel prezidanta sidejo antaŭvidatas la Résidence Palace en Bruselo.[1]
Kritiko
redaktiAnkoraŭ ne klaras, kiun efiko havos la novdifino de la pozicio pri la prezidanto de la Eŭropa Konsilio al la rango kaj politika potenco de la prezidanto de la Eŭropa Komisiono. Multaj politike engaĝitaj eŭropanoj timas, ke la komunuma kaj almenaŭ parte demokratie strukturigita karaktero de la Eŭropa Unio povus endanĝeriĝi pro tio, ke la pinta reprezentanto de la Eŭropa Unio ne estas la pinta reprezentanto de la Eŭropa Komisiono, kaj ne estas legitimata fare de la EU-parlamento[2].
Prezidantoj
redaktiLa 19-an de novembro 2009 Herman Van Rompuy, tiam ĉefministro de Belgio estis nomumita la unua prezidanto de la Eŭropa Konsilio. La 1-an de decembro 2014 anstataŭis lin Donald Tusk, eksĉefministro de Pollando.
Eksteraj ligiloj
redakti- „Präsident verzweifelt gesucht“ (Prezidanto serĉata malespere), Deutsche Welle, 10-an de novembro 2009
- La Traktato de Lisbono: bulgare • ĉeĥe • dane • germane • greke • angle • hispane • estone • finne • france • irlande • hungare • itale • nederlande • litove • latve • malte • pole • portugale • rumane • slovake • slovene • svede
Referencoj
redakti- ↑ artikolo "Member states consider perks and staff for new EU president" (angle)
- ↑ komparu ekzemple la rezolucion "novaj gvidantaj personaĵoj donas al la Eŭropa Unio vizaĝon kaj silueton" (germane)[rompita ligilo] de la ne-registara eŭropisma organizaĵo Eŭropo-Unio Germanio de majo 2008.