Malfermi la ĉefan menuon

Prezidanto de la Konsilio de la Eŭropa Unio

Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo temas pri la prezidanto de la Konsilio de la Eŭropa Unio. La posteno ne konfuzindas kun tiu de la prezidanto de la Eŭropa Konsilio, antaŭvidita laŭ la traktato de Lisbono.

La prezidanto de la konsilio de la Eŭropa Unio estas la kunvena prezidanto de la Konsilio de la Eŭropa Unio, kunveno de naciaj ministroj reprezentantaj sian landon. Laŭ artikolo 203 frazo 1 de la traktato pri fondo de la Eŭropa Komunumaro temas pri ministro reprezentanta la registaron de unu el la membroŝtatoj – laŭ la politika praktiko pri la ministro en la konsilio de la Eŭropa Unio (EU) de tiu lando, kies registara gvidanto laŭvice havas la taskon esti la prezidanto de la Eŭropa Konsilio. Ambaŭ pozicioj laŭ la nuntempe validaj traktatoj ŝanĝiĝas ĉiujn ses monatojn inter la EU-membroŝtatoj laŭ fiksita listo, kies sinsekvo povas esti nur unuanime ŝanĝata de la Eŭropa Konsilio laŭ artikolo 203 frazo 2 de la traktato pri fondo de la Eŭropa Komunumaro. Laŭ la devena ŝtato de ambaŭ prezidantoj oni parte en la amaskomunikiloj vortumas, ke la koncerna ŝtato "prezidas la EU-konsilion". Formale, la prezidanto de la konsilio de la Eŭropa Unio en sia hejma ŝtato estas parto de la ekzekutivo, laŭ la vidpunkto de la Eŭropa Unio tamen prezidanto pri parto de la legislativo.

Ĉar la konsilio de la Eŭropa Unio kunvenas en diversaj formoj (ekzemple kiel konsilio de la ekonomiaj ministroj, konsilio de la ekologiaj ministroj ktp.), en ĉiu de la kunvenaj formoj de la konsilio alia ministro plenumas la prezidan funkcion. La plej grava el la kunvenaj formoj estas la konsilio pri ĝeneralaj aferoj kaj pri eksteraj rilatoj, en kiu kunvenas la ministroj pri eksteraj rilatoj de la EU-membroŝtatoj. La prezidanto de tiu konsilio sekve konsideratas "la" prezidanto de la konsilio de la Eŭropa Unio.

Enhavo

TaskojRedakti

La taskoj de la prezidantoj de la konsilio de la Eŭropa Unio estas:

  • organizi kaj gvidi la kunvenojn de la konsilio,
  • ellabori kompromisajn proponojn en la kazo de problemoj inter unuopaj membroŝtatoj aŭ inter la konsilio kaj aliaj EU-instiutcioj, komunikante kaj traktante kun la konfliktantaj institucioj, kaj
  • reprezenti la konsilion vidalvide al aliaj institucioj kaj organoj de la Eŭropa Unio[1], sed ankaŭ vidalvide al aliaj internaciaj organizaĵoj kaj al ŝtatoj ekster la Eŭropa Unio.

La fiaskinta traktato pri konstitucio por Eŭropo antaŭvidis por la prezidanteco de la Konsilio de la Eŭropa Unio plurajn signifajn ŝanĝojn. Laŭ tiu traktatopropono ĉiam tri EU-membroŝtatoj kune plenumu la prezidon – ĉiu el la tri ŝatoj formale plue havu la prezidon por ses monatoj, la ligitaj taskoj tamen povus esti disdividitaj dum la suma periodo de dek ok monatoj inter la tri ŝtatoj.

Malgraŭ la fiasko de la ratifiko pri la traktato konstitucia, la ideo de triopa prezidenteco parte transpreniĝis en la politikan praktikon. Germanio, Portugalio kaj Slovenio antaŭ la komenco de sia prezidenteca periodo decidis pri komuna laborprogramo. Celo estis, per akordigo de la naciaj iniciativoj kaj politikaj fokusoj krei pli da kontinueco en la laboro de la konsilio.

Ĝisnunaj prezidantojRedakti

Ĝis nun la sekvaj landoj (kun sia tiutempa ministro pri eksteraj rilatoj kiel precipa prezidanto) plenumis la prezidon en la konsilio de la Eŭropa Unio:

jaro unua duonjaro dua duonjaro
2015   Latvio (Edgars Rinkēvičs)   Luksemburgo
2014   Grekio (Evangelos Venizelos)   Italio (Federica Mogherini, de novembro Paolo Gentiloni)
2013   Irlando (Eamon Gilmore)   Litovio (Linas Antanas Linkevičius)
2012   Kipro (Erato Kozaku-Markullis)   Danio (Nicolai Wammen)
2011   Pollando (Radosław Sikorski)   Hungario (János Martonyi)
2010   Hispanio (Miguel Ángel Moratinos Cuyaubé)   Belgio (Steven Vanackere)
2009   Ĉeĥio (K. Schwarzenberg, de majo J. Kohout)   Svedio (Carl Bildt)
2008   Slovenio (Dimitrij Rupel)   Francio (Bernard Kouchner)
2007   Germanio (Frank-Walter Steinmeier)   Portugalio (Luís Filipe Marques Amado)
2006   Aŭstrio (Ursula Plassnik)   Finnlando (Matti Vanhanen)
2005   Luksemburgo (Jean Asselborn)   Britio (Jack Straw)
2004   Irlando (Brian Cowen)   Nederlando (Ben Bot)
2003   Grekio (Georgios Papandreou)   Italio (Franco Frattini)
2002   Hispanio (Josep Piqué i Camps)   Danio (Per Stig Møller)
2001   Svedio (Anna Lindh)   Belgio (Louis Michel)
2000   Portugalio (Jaime Gama)   Francio (Hubert Védrine)
1999   Germanio (Joschka Fischer)   Finnlando (Paavo Lipponen)
1998   Britio (Robin Cook)   Aŭstrio (Wolfgang Schüssel)
1997   Nederlando (Hans van Mierlo)   Luksemburgo (Jacques Poos)
1996   Italio (Lamberto Dini)   Irlando (Dick Spring)
1995   Francio (Alain Juppé)   Hispanio (Javier Solana)
1994   Grekio (Karolos Papoulias)   Germanio (Klaus Kinkel)
1993   Danio (Poul Nyrup Rasmussen)   Belgio (Willy Claes)
1992   Portugalio (João de Deus Pinheiro)   Britio (Douglas Hurd)
1991   Luksemburgo (Jacques Poos)   Nederlando (Hans van den Broek)
1990   Irlando (Charles Haughey)   Italio (Gianni De Michelis)
1989   Hispanio (Francisco Fernández Ordóñez)   Francio (Roland Dumas)
1988   Germanio (Hans-Dietrich Genscher)   Grekio (Theodoros Pangalos)
1987   Belgio (Leo Tindemans)   Danio (Uffe Ellemann-Jensen)
1986   Nederlando (Hans van den Broek)   Britio (Geoffrey Howe)
1985   Italio (Giulio Andreotti)   Luksemburgo (Jacques Poos)
1984   Francio (Roland Dumas)   Irlando (Peter Barry)
1983   Germanio (Hans-Dietrich Genscher)   Grekio (Grigoris Varfis)
1982   Belgio (Leo Tindemans)   Danio (Uffe Ellemann-Jensen)
1981   Nederlando (Chris van la Klaauw)   Britio (barono Peter Carington)
1980   Italio (Attilio Ruffini)   Luksemburgo (Colette Flesch)
1979   Francio (Jean François-Poncet)   Irlando (Jack Lynch)
1978   Danio (Knud Børge Andersen)   Germanio (Hans-Dietrich Genscher)
1977   Britio (Anthony Crosland / David Owen)   Belgio (Henri Simonet)
1976   Luksemburgo (Gaston Thorn)   Nederlando (Max van la Stoel)
1975   Irlando (Garret FitzGerald)   Italio (Mariano Rumor)
1974   Germanio (Walter Scheel)   Francio (Jean Sauvagnargues)
1973   Belgio (Pierre Harmel)   Danio (Ivar Nørgaard)
1972   Luksemburgo (Gaston Thorn)   Nederlando (Norbert Schmelzer)
1971   Francio (Maurice Schumann)   Italio (Aldo Moro)
1970   Belgio (Pierre Harmel)   Germanio (Walter Scheel)
1969   Luksemburgo (Pierre Grégoire)   Nederlando (Joseph Luns)
1968   Francio (Maurice Couve de Murville)   Italio (Giuseppe Medici)
1967   Belgio (Renaat Van Elslande)   Germanio (Willy Brandt)
1966   Luksemburgo (Pierre Werner)   Nederlando (Barend Biesheuvel)
1965   Francio (Maurice Couve de Murville)   Italio (Amintore Fanfani)
1964   Belgio (Hendrik Fayat)   Germanio (Gerhard Schröder)
1963   Luksemburgo (Eugène Schaus)   Nederlando (Joseph Luns)
1962   Francio (Maurice Couve de Murville)   Italio (Emilio Colombo)
1961   Belgio (Paul-Henri Spaak)   Germanio (Gerhard Schröder)
1960   Luksemburgo (Eugène Schaus)   Nederlando (Joseph Luns)
1959   Francio (Maurice Couve de Murville)   Italio (Giuseppe Pella)
1958   Belgio (Victor Larock)   Germanio (Siegfried Balke)

Estontaj prezidantojRedakti

Por la estontaj jaroj laŭ decido de la konsilio por la plenumo de la konsilia prezido antaŭvidatas la sekvaj landoj respektive iliaj fakaj ministroj respektive mistroj pri eksteraj rilatoj:

jaro unua duonjaro dua duonjaro
2016   Nederlando   Slovakio
2017   Malto   Britio
2018   Estonio   Bulgario
2019   Aŭstrio   Rumanio
2020   Finnlando

ReferencojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti