Plenuma povo
(Alidirektita el Ekzekutivo)
Plenuma povo aŭ ekzekutivo [1] estas, laŭ la principo de la disigo de povoj, unu el la tri sendependaj ŝtataj povoj. Ĝi konsistas el la registaro kaj la ŝtata administracio. Same kiel la leĝdona povo, ankaŭ la plenuma povo rajtas doni regularojn. Tamen tiuj ĉi regularoj (ekzemple dekretoj) ne estu leĝoj, sed konkludoj el la leĝoj aŭ klarigoj pri ili.
Referencoj
redaktiVidu ankaŭ
redakti- Disigo de povoj:
- Leĝdona povo • Plenuma povo • Justica povo (jura povo)
- Publika sektoro
- Registarestro