Francisco Javier SOLANA de MADARIAGA [ĥabjér] (naskiĝinta 14-a de julio 1942 en Madrido) estas hispana politikisto, fizikisto kaj diplomato. De la jaro 2000 li estas Alta Reprezentanto por la komuna ekstera kaj sekureca politiko de la Eŭropa Unio.

Javier Solana
Javier Solana en 2007
Javier Solana en 2007
Persona informo
Javier Solana
Naskonomo Francisco Javier Solana de Madariaga
Naskiĝo 14-a de julio 1942
en Hispanio Madrido, Hispanio
Lingvoj hispana vd
Loĝloko Madrido vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Komplutensa Universitato de MadridoUniversitato de Virginio vd
Partio Hispana socialista laborista partio
Subskribo Javier Solana
Familio
Parencoj Ezequiel Solana Ramírez • Salvador de Madariaga vd
Profesio
Okupo politikisto, diplomato
Laborkampo security policy • European policy • diplomatiofiziko vd
Aktiva en Madrido vd
1-a Alta Reprezentanto por la komuna ekstera kaj sekureca politiko de la Eŭropa Unio
Dum 18-a de oktobro 1999
9-a Ĝenerala sekretario de NATO
Dum 5-a de decembro 19956-a de oktobro 1999
Antaŭulo Willy Claes
Sekvanto George Robertson
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estas edziĝinta al Concepción Giménez Díaz-Oyuelos, kaj havas du gefilojn.

Fruaj jaroj redakti

Javier Solana estas posteulo de la hispana diplomato kaj verkisto Salvador de Madariaga. Lia patro estis profesoro de ĥemio. Lia frato Luis estis ankaŭ politikisto.

Li finis Fizikon en la Universitato de Madrid en 1964. Tiun saman jaron li ekmembris en la Hispana Socialista Partio (PSOE), tiutempe neleĝa en Hispanio, pro la diktaturo de Francisco Franco.

Inter 1965 kaj 1970, li studis en diversaj universitatoj de Usono. Li partoprenis en diversaj protestoj kontraŭ la milito de Vjetnamio, kaj fariĝis prezidento de la Asocio de Eksterlandaj Studentoj.

En 1971 li revenis al Hispanio kaj daŭrigis sian sciencan karieron.

Politika aktivado redakti

Post 1971 li disvolvis diversaj aktivadoj en la socialista Partio. En 1976, en la unua kongreso en la interno de la lando post la civila milito li estis elektita sekretario de organizado, kaj membro de la Plenumkomisiono. Li estis unu el la ĉefa kunlaborantoj de la ĝenerala sekretario Felipe González.

En 1977, en la unuaj balotoj post la diktaturo, li estis elektita deputito al la hispana Parlamento. En 1982 post la venko de la PSOE en la ĝeneralaj elektoj, li estis ministro pri kulturo (1982-1988), pri edukado kaj scienco (1988-1992), pri eksteraj aferoj (1992-1995) kaj parolportanto de la registaro (1985-1988), ĉiam sub la prezidanteco de González.

Dum tiuj dektri jaroj kiel ministro li kreis famon de lerta, diplomata, diskreta politikisto, kaj restis netuŝita de la skandaloj de koruptado kiuj aperis en la lastaj jaroj de la regado de González. Li estis ofte konsiderata kiel ebla posteulo de González, sed finfine li orientiĝis al la internacia politiko.

NATO redakti

Je la 5-a de decembro de 1995 Solana fariĝis Ĝenerala Sekretario de la Organizaĵo de la NordAtlantika Traktato (OTAN), post Willy Claes, kiu devis rezigni por skandalo pri koruptado. Lia nomumo estis surpriza kaj tre diskutata, ĉar li antaŭe estis batalinta kontraŭ la eniro de Hispanio en tiun institucion. En la unuaj momentoj kiam Hispanio eniris la organizon, la PSOE sin oponis, kaj Solana verkis broŝuron kun la kialoj por tiu rifuzo. Post la akiro de la regado, la Partio kunvokis referendumon kaj petis la jeson por la restado en la NATO.

Dum la deĵoro de Solana, la NATO entreprenis la Militon de Kosovo, en kiu, sen subteno de la Unuiĝintaj Nacioj, oni bombadis diversajn pafcelojn militajn kaj civilajn de la Respubliko de Jugoslavio. Ĝi estis la unua kiun entreprenis la NATO, post sia fondiĝo en 1949.

En oktobro de 1999 li ĉesas sian deĵoron, kaj lin anstataŭas la brita George Robertson.

"Sinjoro PESK" redakti

Solana fariĝis la unua "Sinjoro KPES" (zorganto pri la Komuna Politiko pri Eksteraj kaj Sekurecaj Aferoj) de la Eŭropa Unio, post la kreado de tiu posteno en 2000. Li do estas la ĉefa kunordiganto de la komuna diplomata agado de la EU, kvankam la Eŭropa Komisiono havas aliajn organojn kiuj zorgas pri tiuj politikoj.

Li estus nomumita Ministro de Eksteraj Aferoj de la Eŭropa Unio, nova posteno elpensita en la Alta Reprezede la EU, sed la nuntempa halto en la ratifado de la Konstitucio malhelpis tiun novan ofialigon.

Krome, Solana estas la Ĝenerala Sekretario de la Konsilio de la Eŭropa Unio

Eksteraj ligiloj redakti