Aŭtonoma Universitato de Madrido
Universidad Autónoma de Madrid (UAM; Aŭtonoma Universitato de Madrido) estas en Hispanujo unu el la plej gravaj madridaj ŝtataj universitatoj. Ĉar temas pri ĉefurba kaj geografie centra universitato en la lando, ĝi funkcias tre ofte kiel ekzemplo kaj kerno de la intelekta kaj scienca medioj.
Dum la 1950-aj jaroj kaj ĉefe dum la 1960-aj jaroj okazis gravaj socipolitikaj movadoj en tiu universitato kiel protesto kaj kontraŭstaro kontraŭ la tiama diktatura reĝimo de generalo Francisco Franco. Tiuj eventoj disvastigis la protestan sintenon al aliaj universitataj kaj intelektulaj medioj de la tuta lando.
Ekde aprilo 2008, laboras en ĝi kiel docento pri interpretado la hispana verkisto Jorge Camacho.