Brian Cowen
Brian Cowen (naskiĝis la 10-an de januaro 1960 en Tullamore) estas irlanda politikisto. Li estas membro de la konservativisma kaj naciisma politika partio Fianna Fáil. De la 7-a de majo 2008 ĝis la 9-a de marto 2011 li estis la ĉefministro de Irlando (irlande nomata Taoiseach [prononco "ti:ŝeĥ"]) kaj ankaŭ (ĝis la 22-a de januaro 2011) la prezidanto de sia partio. Antaŭe, de la 14-a de junio 2007 ĝis la 7-a de majo 2008, li estis vicĉefministro (irlande nomata Tánaiste [prononco "ta:neŝte"]), sub la Taoiseach Bertie Ahern.
Antaŭaj postenoj
redaktiDe 1992 ĝis 1993 Brian Cowen estis ministro pri laboro kaj 1992 pri energio de Irlando. De 1993 ĝis 1994 li estis ministro pri transporto, energio kaj komunikado kaj de 1997 ĝis 2000 ministro pri sano kaj infanoj. De 2004 ĝis 2004 li estis ministro pri eksteraj aferoj, kaj en 2004 iĝis ministro pri financoj. En la unua duono de 2004 li krome oficis kiel Prezidanto de la Konsilio de la Eŭropa Unio.
Eksteraj ligiloj
redakti- paĝo pri Brian Cowen en la retejo de sia partio Arkivigite je 2008-04-07 per la retarkivo Wayback Machine
Antaŭe: | ĉefministro de Irlando | Poste: |
---|---|---|
Bertie Ahern | majo 2008 – marto 2011 | Enda Kenny |