Taoiseach
Taoiseach ([ti:ŝaĥ], akcento sur la unua silabo, pluralo Taoisigh) estas la titolo de la ĉefministro de Irlando. Irlande la vorto signifas simple "ĉefo". La nuna Taoiseach, ekde junio 2017 estas Leo Varadkar.
Listo de homoj portantaj la titolon TaoiseachRedakti
Antaŭ la irlanda konstitucio de 1937 la ĉefo de la registaro estis nomata Prezidento de la Plenuma Konsilio. Tiun titolon portis unue W. T. Cosgrave, 1922–32, kaj poste Éamon de Valera, 1932–37. Konvencie en la numero de la Taoiseach estas inkluzivita Cosgrave.
Vidu ankaŭRedakti
- Tánaiste, la titolo de la vicĉefministro de Irlando