Barend Biesheuvel
Barend Willem Biesheuvel (1920 ĝis 2001) juristo, estis ĉefministro de Nederlando de 1971 ĝis 1973. Li gvidis du kabinetojn, Biesheuvel I kaj Biesheuvel II. Inter 1956 kaj 1963 li reprezentis la Anti-Revolutionaire Partij (Kontraŭrevolucia Partio ARP) en la Dua Ĉambro de la parlamento de Nederlando. Inter 1961 kaj 1963 li ankaŭ havis sidlokon en la Eŭropa Parlamento.
Barend Biesheuvel | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 5-an de aprilo 1920 en Haarlemmerliede en Spaarnwoude | ||||
Morto | 29-an de aprilo 2001 (81-jaraĝa) en Harlemo | ||||
Mortis per | Apopleksio vd | ||||
Lingvoj | nederlanda vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando vd | ||||
Alma mater | Libera Universitato de Amsterdamo vd | ||||
Partio | Kristandemokrata Apelo Kontraŭrevolucia Partio vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Mies Biesheuvel-Meuring (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto sindikatisto vd | ||||
Aktiva en | Strasburgo • Bruselo vd | ||||
| |||||
| |||||
Dum | 16-a de julio 1971 – 11-a de majo 1973 | ||||
Antaŭulo | Piet de Jong | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Pro sia aspekto kaj longeco (li preskaŭ estis dumetra longa) li ofte kromnomiĝis 'mooie Barend' (bela Barendo).