Piet de Jong
Petrus Josef Sietse "Piet" de Jong (naskiĝis la 3-an de aprilo 1915, mortis la 27-an de julio 2016) antaŭa mararmea oficiro, estis ĉefministro de Nederlando de 1967 ĝis 1971.
Piet de Jong | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Piet de Jong | |||||
Naskonomo | Petrus Jozef Sietze de Jong | ||||
Naskiĝo | 3-an de aprilo 1915 en Apeldoorn | ||||
Morto | 27-an de julio 2016 (101-jaraĝa) en Hago | ||||
Tombo | The Hague Roman Catholic Cemetery vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | nederlanda vd | ||||
Loĝloko | Hago vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando vd | ||||
Alma mater | Royal Netherlands Naval College vd | ||||
Partio | Kristandemokrata Apelo • Katolika Popolpartio vd | ||||
Infanoj | 3 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • submariner • mararmea oficiro • mararmea oficiro vd | ||||
Aktiva dum | 1931– vd | ||||
| |||||
| |||||
Dum | 5-a de aprilo 1967 – 6-a de julio 1971 | ||||
Antaŭulo | Jelle Zijlstra | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li naskiĝis en Apeldoorn kiel filo de Joännes de Jong kaj Gijsberta Adriana Schouten. Li elkreskis en rom-katolika familio. Post akiro de la diplomo HBS-B en 1931 li dungiĝis en la Reĝa Mararmeo kaj tie edukiĝis kiel kadeto je la Reĝa Instituto por la Mararmeo (KIM) en Den Helder. Dum la Dua Mondmilito li estis komandanto de nederlanda submarŝipo.