Jean-Claude Juncker
Jean-Claude JUNCKER (naskiĝis la 9-an de decembro 1954 en Redingen, Luksemburgo) estas luksemburga politikisto kaj de la 1-a de novembro 2014 ĝis la 30-a de novembro 2019 prezidanto de la Eŭropa Komisiono. Li estas membro de la Kristana Sociala Popola Partio (CSV/PCS).
Jean-Claude Juncker | |||||
---|---|---|---|---|---|
Prezidanto de Eŭrogrupo | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Jean-Claude Juncker | |||||
Naskonomo | Jean-Claude Juncker | ||||
Naskiĝo | 9-an de decembro 1954 (68-jara) en Redange / Redingen | ||||
Religio | katolika eklezio [#] | ||||
Lingvoj | leceburga • franca • germana • angla [#] | ||||
Ŝtataneco | Luksemburgo [#] | ||||
Alma mater | Lycée Michel-Rodange • Universitato de Strasburgo [#] | ||||
Partio | Kristana-Sociala Popolpartio [#] | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Christiane Frising [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • advokato • partoprenanto de internacia forumo [#] | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [#] | ||||
12-a Prezidanto de la Eŭropa Komisiono ![]() | |||||
Dum | 2014–2019 | ||||
Antaŭulo | José Manuel Durão Barroso | ||||
Sekvanto | Ursula von der Leyen | ||||
EU-Komisionano ![]() | |||||
por ![]() | |||||
Dum | 2014–2019 | ||||
Antaŭulo | Viviane Reding | ||||
Sekvanto | Nicolas Schmit | ||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||


Li studis juron en Strasburgo (1975–1979), en 1980 li iĝis advokato, sed neniam praktikis tiun profesion.
Oni nomumis lin en 1982 al ŝtata sekretario pri laboro kaj sociala sekureco. Li iĝis en 1984 parlamentano, en 1989 ministro pri laboro kaj financo. Li laboris 1989-1995 gvidanto ĉe monda banko.
Ekde 1995 li estas ĉefministro kaj ministro pri financoj de Luksemburgio. Samjare li iĝis gvidanto ĉe Internacia Mona Fonduso.
Ekde la 10-a de septembro 2004, Juncker iĝis prezidanto de la Eŭrogrupo. Tiukadre la Unio de Kapitalaj Merkatoj estis lia iniciato en 2014.
Oni havas la karesnomon de "Heroo de Dublino", pro liaj traktadaj trikoj, kondukantaj al kompromisoj en 1995.
DistingojRedakti
- 2006 - Karola Premio