Anders Fogh Rasmussen

Anders Fogh RASMUSSEN [an.s foŭ rasmus.n] (naskiĝis la 26-an de januaro 1953) estas dana politikisto, kaj 12-a Ĝenerala Sekretario de NATO[1] sekvita de Jens Stoltenberg. Rasmussen estis ĉefministro de Danio de la 27-a de novembro 2001 ĝis la 5-a de aprilo 2009.

Anders Fogh Rasmussen
ĝenerala sekretario de NATO
Anders Fogh Rasmussen 2013 Garden.jpg
Persona informo
Anders Fogh Rasmussen
Naskiĝo 26-an de januaro 1953 (1953-01-26) (69-jara)
en Ginnerup Parish
Religio luteranismo [#]
Lingvoj dana [#]
Ŝtataneco Reĝlando Danio [#]
Alma mater Universitato de Arhuzo [#]
Partio Venstre [#]
Familio
Edz(in)o Anne-Mette Rasmussen [#]
Infanoj Henrik Fogh Rasmussen [#]
Profesio
Okupo ekonomikistopolitikisto [#]
Aktiva en Kopenhago [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Anders Fogh Rasmussen
La Ĉefministro de Danio Anders Fogh Rasmussen kaj Prezidento de Usono George W. Bush, 2005

Anders Fogh Rasmussen estis estro de la Liberala Partio (Venstre), kaj estris dekstrecan koalicion kun la Konservativa Popola Partio, kiu enpoviĝis en 2001, kaj venkis duan kaj trian fojon en februaro de 2005 kaj en novembro de 2007 respektive. La registaro de Rasmussen ligiĝis al la Dana Popola Partio por subteno, sekve de la dana tradicio pri minoritata registaro.

La Usona Defend-Ministro Donald Rumsfeld kun Anders Fogh Rasmussen en Pentagono (Usono) (Usono), la 8a de majo, 2003.

Lia registaro aplikis pli malmolajn limojn por la enmigrado el ekster la Eŭropa Ekonomia Areo kaj malgrandigis la imposto-indicojn de antaŭ lia enpovigo (la "impostofrostado", aŭ skattestoppet en la dana). Li verkis kelkajn librojn pri impostado kaj registara strukturo.

NotojRedakti

  1. secgen