Malfermi la ĉefan menuon

Emmanuel Macron

8-a prezidento de la kvina Franca Respubliko

Prezidanteco de François HollandeRedakti

La 26-an de aŭgusto 2014, li estis nomumita ministro pri ekonomio, industrio kaj cifereco en la 2-a registaro de Manuel Valls anstataŭante Arnaud Montebourg[3].

Li estas proksima al Michel Rocard ekde 2002[4].

Prezidanta batalo de 2017Redakti

En aprilo 2016 li fondis sian politikan movadon En Marche! (Antaŭen!) kaj demisiis de sia ministra posteno. Kandidato pri la prezidanta baloto de 2017 en Francio, li alveniĝis unua de la unua vico, ricevanta 24,01% de la nesintenaj voĉdonoj. Kontraŭata al Marine Le Pen por la dua vico, li riceivis 66,10% de la nesindetenaj voĉdonoj kaj do estis elektita la oka prezidanto de la kvina Franca Respubliko.

Interna politikoRedakti

Sociaj reformoj de Emmanuel Macron, kaŭzintaj malkreskon de sociaj garantioj, estigis akran reagon de la socio. La plej forta kontraŭstaro iĝis la movado de la flavveŝtuloj, kiuj amase inundis stratojn kaj protestis dum monatoj, foje perforte. Planota pensia reformo kaŭzis en decembro 2019 tutlandan strikon kaj amasajn protestojn.

ReferencojRedakti

  1. Dekreto de la 12-a de julio 2014 sur la interretejo Légifrance.
  2. Dekreto de la 28-a de februaro 2011 sur la interretejo Légifrance.
  3. Emmanuel Macron anstataŭas Arnaud Montebourg kiel ministro pri ekonomio, sur gazeto Le Figaro (alirita la 26-an de aŭgusto 2014).
  4. Odile Benyahia-Kouider, Ili markis 2012 : Emmanuel Macron, la mirinfano de palaco Elizeo, gazeto Le Nouvel Observateur, la 28-an decembro 2012.

Vidu ankaŭRedakti