Ministraro dua de Manuel Valls

La 2-a registaro de Manuel Valls estis la tridek-oka registaro de la 5-a Franca Respubliko. Temas pri la kvara registaro nomumita de la prezidanto de la Respubliko François Hollande.

Ministraro dua de Manuel Valls
ministraro • franca registaro
Jurisdikcio Francio
Lando Francio
Prezidanto François Hollande
Partioj Koalicio: PS - PRG
Partoprenanta Manuel VallsLaurent FabiusSégolène RoyalChristiane TaubiraMichel SapinMarisol TouraineFrançois RebsamenJean-Yves Le DrianBernard CazeneuveNajat Vallaud-BelkacemMarylise LebranchuStéphane Le FollSylvia PinelGeorge Pau-LangevinEmmanuel MacronPatrick KannerFleur Pellerin vd
Dum 25-a de aŭgusto 2014 - 6-a de decembro 2016
Antaŭulo Ministraro unua de Manuel Valls
Sekvanto registaro Cazeneuve
vdr

Kunteksto redakti

Okaze de la Festo de la Rozo de Frangy-en-Bresse, la 24-an de aŭgusto 2014, Arnaud Montebourg, tiam ministro pri ekonomio, produkta reprogreso kaj cifereco, parolis kontraŭ la ekonomia politiko de la registaro, kaj aparte, pri la buĝetaj elektoj kaj la « redukto je rapidaj paŝoj de la deficitoj » en la Eŭrozono[1],[2],[3]. Li estis subtenata de Benoît Hamon[4].

La ŝtatestro petis sian ĉefministron konsistigi koheran registaron laŭ la direktoj, kiujn li difinis por la lando[5]. La du ministroj kvalifikitaj de la amasinformiloj « kritikuloj » estis aliĝintaj de Aurélie Filippetti, kiu sciigis sian rifuzon partopreni en la nova registaro[6]. Kiam la Maldekstra Radikala Partio (PRG) anoncis sian intencon resti en la registaro, la ekologiistoj de Eŭropo Ekologio La Verduloj (EELV) rifuzis[7], kaj iuj proksimuloj de Martine Aubry, kia François Lamy[8].

Komenca konsisto redakti

La registaro konsistas el 16 ministroj : 8 virinoj kaj 8 viroj, kaj el 17 subministroj : 8 virinoj kaj 9 viroj[9].

Modifo de la 4-a de septembro 2014 redakti

Thomas Thévenoud, subministro komisiita pri eksterlanda komerco, promocio de turismo kaj de eksterlandaj francoj, demisiis la 4-an de septembro 2014, sekve de problemoj kun fisko. Li estis anstataŭita de Matthias Fekl, deputito de Lot-et-Garonne[10].

Galerio redakti

Ĉefministro redakti

Bildo Ofico Nomo Partio
  Ĉefministro Valls, Manuel Manuel Valls PS

Ministroj redakti

Bildo ofico Nomo Partio
  Ministro pri eksteraj aferoj kaj internacia evoluigo Laurent Fabius PS
  Ministro pri ekologio, daŭriva evoluigo kaj energio Ségolène Royal PS
  Ministro pri nacia edukado, ministro pri supera instruado kaj esplorado Najat Vallaud-Belkacem PS
  Sigelilgardisto, ministro pri justico Taubira, Christiane Christiane Taubira Walwari (Alparencigita PRG)
  Ministro pri ekonomio kaj publikaj kontoj Michel Sapin PS
  Ministro pri defendo Jean-Yves Le Drian PS
  Ministro pri socialaj aferoj (kaj sano) kaj virinaj rajtoj Touraine, Marisol Marisol Touraine PS
  Ministro pri laboro, dungado kaj socia dialogo François Rebsamen PS
  Ministro pri enlandaj aferoj Bernard Cazeneuve PS
  Ministro pri agrikulturo, agronutrado kaj arbaro, proparolanto de la registaro Le Foll, Stéphane Stéphane Le Foll PS
  Ministro pri ekonomio, industrio kaj ciferecigo Emmanuel Macron Sendependa
  Ministro pri loĝado, teritoria egaleco kaj kampareco Sylvia Pinel PRG
  Ministro pri malcentralizo kaj ŝtatoficistaro Marylise Lebranchu PS
  Ministro pri kulturo kaj komunikado Fleur Pellerin PS
  Ministro pri urbo, Ministro pri junularo kaj sportoj Patrick Kanner PS
  Ministro pri transmaroj George Pau-Langevin PS

Subministroj redakti

Bildo Ofico Supera ministro Nomo Partio
  Subministro komisiita pri rilatoj kun la Parlamento Ĉefministro Jean-Marie Le Guen PS
  Subministro komisiita pori ŝtata reformo kaj simpligo Ĉefministro Thierry Mandon PS
  Subministro komisiita pri eŭropaj aferoj Ministro pri eksteraj aferoj kaj internacia evoluigo Harlem Désir PS
  Subministro komisiita pri evoluigo kaj franclingvio Ministro pri eksteraj aferoj kaj internacia evoluigo Annick Girardin PRG
  subministro pri ekstera komerco, turisma reklamo kaj eksterlandaj francoj Ministro pri eksteraj aferoj kaj internacia evoluigo Matthias Fekl PS
  Subministro komisiita pri transportoj, maro kaj fiŝkaptado Ministro pri ekologio, daŭriva evoluigo kaj energio Alain Vidalies PS
  Subministro komisiita pri supera instruado kaj esplorado Ministro pri nacia edukado, supera instruado kaj esplorado Geneviève Fioraso PS
  Subministro komisiita pri buĝeto Ministro pri ekonomio kaj publikaj kontoj Christian Eckert PS
  Subministro komisiita pri batalintoj kaj memoro Ministro pri defendo Kader Arif PS
  Subministro komisiita pri familioj, pliaĝuloj kaj aŭtonomeco Ministro pri socialaj aferoj kaj sano Laurence Rossignol PS
  Subministro komisiita pri handikapuloj kaj batalo kontraŭ ekskludo Ministro pri socialaj aferoj kaj sano Ségolène Neuville PS
  Subministro komisiita pri virinaj rajtoj, Ministro pri socialaj aferoj, sano kaj virinaj rajtoj Pascale Boistard PS
  Subministro komisiita pri komerco, manmetiaro, konsumado kaj sociala solidara ekonomio Ministro pri ekonomio, industrio kaj ciferecigo Carole Delga PS
  Subministro komisiita pri ciferecigo Ministro pri ekonomio, industrio kaj ciferecigo Axelle Lemaire PS
  Subministro komisiita pri teritoria reformo Ministro pri malcentralizo kaj ŝtatoficistaro André Vallini PS
  Subministro komisiita pri urba politiko Ministerio pri urbo, junularo kaj sportoj Myriam El Khomri PS
  Subministro komisiita pri sportoj Ministro pri urbo, junularo kaj sportoj Thierry Braillard PRG

Notoj redakti

  1. Bastien Bonnefous, Nicolas Chapuis et Thomas Wieder (la 25-an de aŭgusto 2014). france Kiel la decido de la demisio de de la registaro estis farita. Alirita la 28-an de aŭgusto 2014..
  2. Mathilde Damgé kaj Olivier Faye (la 25-an de aŭgusto 2014). france Ekonomio : kio kontraŭmetas Montebourg kaj Hollande. Alirita la 28-an de aŭgusto 2014..
  3. france « Registarmodifo: la freneza tago de Arnaud Montebourg », Christophe Josset, gazeto L'Express, la 25-an de aŭgusto 2014.
  4. france « Benoît Hamon : la deklaroj, kiuj povus perdigi al li sian postenon », Jean-Michel Gradt, gazeto Les Échos, la 25-an de aŭgusto 2014.
  5. Le Monde.fr avec AFP et Reuters (la 25-an de aŭgusto 2014). “François Hollande demande à Manuel Valls de constituer un nouveau gouvernement”, Le Monde.fr. Alirita la 25-an de aŭgusto 2014.. .
  6. france « Aurélie Filippetti ne volas "sorbi aliajn kolubrojn" », gazeto Le Monde, la 26-an de aŭgusto 2014.
  7. france « Tiuj kiuj rifuzis eniri la duan registaron de Manuel Valls »[rompita ligilo], gazeto Le Monde, la 26-an de aŭgusto 2014.
  8. Bastien Bonnefous (la 25-an de aŭgusto 2014). François Lamy refuse d'entrer au gouvernement. Alirita la 28-an de aŭgusto 2014..
  9. « Kiuj estas ministroj de la dua registaro Valls ? » Arkivigite je 2014-08-27 per la retarkivo Wayback Machine, gazeto Libération, la 26-an de aŭgusto 2014.
  10. « Registarmodifo : Matthias Fekl anstataŭas Thomas Thévenoud por la eksterlanda komerco », Nicolas Chapuis, gazeto Le Monde, la 4-an de septembro 2014.