Eksterlandaj francoj

La eksterlandaj francoj (franclingve "Français établis hors de France") estas francaj civitanoj, kiuj vivas ekster la nuna teritorio de la Franca Respubliko.

Mapo de francoj registritaj sur la listoj de la konsulejoj la 31-an de decembro 2011.
Mapo de francoj registritaj sur la balotantlistoj de la konsulejoj.

Historio redakti

Franca koloniado de Amerikoj redakti

Viktimoj de religiaj persekutoj redakti

En la historio, centoj da miloj da francoj ekloĝis ekster la nacia teritorio por eskapi el religiaj persekutoj.

Tiel, protestantoj en la 16-a kaj 17-a jarcentoj, unue proksimume 5 000 al la Respubliko de Ĝenevo en 1549-1560, poste pli grandaj grupoj post la masakro de Sankta Bartolomeo, en la militaj religioj, por atingi nivelon de amasa elmigro sekve de la nuligo de la nanta edikto en 1685.

Franca koloniado en norda Afriko kaj en subsahara Afriko redakti

Politika elmigrado redakti

Ekonomia elmigrado redakti

Nombroj redakti

La nombro de francoj registritaj sur la balotantlistoj de la francaj konsulejoj estis 1 642 953 la 31-an de decembro 2011[1]. Tiuj nombroj tamen reprezentas nur parton de la francoj, kiuj vivas ekster la nacia teritorio.

En Belgio, por ekzemplo, vivis en la 2-a de januaro 2008 132 421 francoj laŭ la oficialaj belgaj statistikoj[2] (proksimume 123 000 en junio 2006), ne inkluzivanta la francajn-belgajn dunaciulojn, konsiderataj kiel belgoj en Belgio, kiam en junio 2006 nur 78 500 francoj, el kiuj 27 % da dunaciuloj, estis enskribitaj en la francaj konsulejoj de Belgio, kio estis diferenco de proksimume 66 000 francoj "ununaciaj" nekonataj de la francaj konsulejoj, tio estas 46 % de la tuto[3].

Preskaŭ duono de la francoj vivantaj ekster Francio estas dunaciuloj kaj almenaŭ 10 % estas portempaj elpatriiĝintoj. Pli ol duono de la eksterlandaj francoj vivas en Eŭropo.

En la 31-a de decembro 2013, la disiĝo de la francoj enskribitaj sur la konsulejaj balotlistoj estis tia :

  • norda Afriko 102 007 (6,2 %),
  • franclingva Afriko 119 723 (7,3 %),
  • nefranclingva Afriko 18 790 (1,1 %),
  • proksima kaj Mez-oriento 137 441 (8,4 %),
  • Azio-Oceanio 125 057 (7,6 %),
  • Eŭropo ekster Eŭropunio 199 738 (1,9 %),
  • Eŭropa Unio 627 911 (38,2 %),
  • centra kaj suda Ameriko 99 471 (6,1 %),
  • norda Ameriko 212 815 (13,0 %)[1].
Francoj enskribitaj en la 31-a de decembro 2013 (en landoj, kie estas almenaŭ 1000 francoj)[4]
Regiono Lando Enskribitoj
Norda Afriko   Alĝerio 31 677
Norda Afriko   Maroko 46 995
Norda Afriko   Tunizio 23 042
Norda Afriko Tuto 102 007
Franclingva Afriko   Benino 3 755
Franclingva Afriko   Burkino 3 582
Franclingva Afriko   Kameruno 6 210
Franclingva Afriko   Komoroj 1 998
Franclingva Afriko   Respubliko Kongo 5 561
Franclingva Afriko   Ebura Bordo 14 162
Franclingva Afriko   Ĝibutio 4 929
Franclingva Afriko   Gabono 10 969
Franclingva Afriko   Gvineo 2 839
Franclingva Afriko   Madagaskaro 18 607
Franclingva Afriko   Malio 5 256
Franclingva Afriko   Maŭricio 10 322
Franclingva Afriko   Maŭritanio 1 915
Franclingva Afriko   Niĝero 1 648
Franclingva Afriko   Demokratia Respubliko Kongo 2 630
Franclingva Afriko   Senegalo 19 661
Franclingva Afriko   Ĉado 1 306
Franclingva Afriko   Togolando 2 855
Franclingva Afriko Tuto 119 723
Nefranclingva Afriko   Sud-Afriko 7 283
Nefranclingva Afriko   Angolo 1 896
Nefranclingva Afriko   Kenjo 1 529
Nefranclingva Afriko   Niĝerio 1 674
Nefranclingva Afriko Tuto 18 790
Proksima kaj Mez-Oriento   Sauda Arabio 5 590
Proksima kaj Mez-Oriento   Egiptio 5 971
Proksima kaj Mez-Oriento   Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj 17 371
Proksima kaj Mez-Oriento   Israelo 51 714
Proksima kaj Mez-Oriento Jerusalemo 23 274
Proksima kaj Mez-Oriento   Jordanio 1 464
Proksima kaj Mez-Oriento   Kuvajto 1 045
Proksima kaj Mez-Oriento   Libano 22 525
Proksima kaj Mez-Oriento   Kataro 3 664
Proksima kaj Mez-Oriento   Sirio 1 397
Proksima kaj Mez-Oriento Tuto 137 441
Azio-Oceanio   Aŭstralio 20 670
Azio-Oceanio   Kamboĝo 4 530
Azio-Oceanio   Ĉinio 31 275
Azio-Oceanio   Sud-Koreio 2 451
Azio-Oceanio   Barato 9 950
Azio-Oceanio   Indonezio 3 973
Azio-Oceanio   Japanio 7 292
Azio-Oceanio   Laoso 1 936
Azio-Oceanio   Malajzio 3 134
Azio-Oceanio   Nov-Zelando 3 612
Azio-Oceanio   Filipinoj 2 507
Azio-Oceanio   Singapuro 10 526
Azio-Oceanio   Tajvano 1 678
Azio-Oceanio   Tajlando 9 937
Azio-Oceanio   Vanuatuo 1 978
Azio-Oceanio   Vjetnamio 6 646
Azio-Oceanio Tuto 125 057
Eŭropo ekster Eŭropa Unio   Andoro 3 226
Eŭropo ekster Eŭropa Unio   Monako 7 865
Eŭropo ekster Eŭropa Unio   Norvegio 5 111
Eŭropo ekster Eŭropa Unio   Rusio 6 093
Eŭropo ekster Eŭropa Unio   Serbio 1 397
Eŭropo ekster Eŭropa Unio    Svislando 163 600
Eŭropo ekster Eŭropa Unio   Turkio 7 916
Eŭropo ekster Eŭropa Unio Tuto 199 738
Eŭropa Unio   Germanio 112 238
Eŭropa Unio   Aŭstrio 8 668
Eŭropa Unio   Belgio 115 888
Eŭropa Unio   Bulgario 1 127
Eŭropa Unio Chypre 1 428
Eŭropa Unio   Kroatio 1 006
Eŭropa Unio   Danio 5 216
Eŭropa Unio   Hispanio 91 707
Eŭropa Unio   Finnlando 2 600
Eŭropa Unio   Grekio 10 433
Eŭropa Unio   Hungario 2 402
Eŭropa Unio   Irlando 8 310
Eŭropa Unio   Italio 46 896
Eŭropa Unio   Luksemburgo 32 575
Eŭropa Unio   Nederlando 23 448
Eŭropa Unio   Pollando 6 067
Eŭropa Unio   Portugalio 15 472
Eŭropa Unio   Rumanio 3 075
Eŭropa Unio   Unuiĝinta Reĝlando 126 239
Eŭropa Unio   Svedio 6 785
Eŭropa Unio   Ĉeĥio 3 403
Eŭropa Unio Tuto 627 911
Centra kaj suda Ameriko   Argentino 14 577
Centra kaj suda Ameriko   Bolivio 1 416
Centra kaj suda Ameriko   Brazilo 20 806
Centra kaj suda Ameriko   Ĉilio 10 623
Centra kaj suda Ameriko   Kolombio 5 029
Centra kaj suda Ameriko   Kostariko 2 253
Centra kaj suda Ameriko   Dominika Respubliko 3 994
Centra kaj suda Ameriko   Ekvadoro 2 318
Centra kaj suda Ameriko   Haitio 1 654
Centra kaj suda Ameriko   Meksiko 17 690
Centra kaj suda Ameriko   Panamo 1 428
Centra kaj suda Ameriko   Paragvajo 1 494
Centra kaj suda Ameriko   Peruo 3 699
Centra kaj suda Ameriko   Urugvajo 2 869
Centra kaj suda Ameriko   Venezuelo 4 580
Centra kaj suda Ameriko Tuto 99 471
Norda Ameriko   Kanado 83 295
Norda Ameriko   Usono 129 520
Norda Ameriko Tuto 212 815
Mondo Tuto 1 642 953

Reprezentado redakti

Apartaj asocioj redakti

La ĉefaj asocioj estas Unuiĝo de Eksterlandaj Francoj (franclingve "Union des Français de l'étranger" aŭ "UFE"), fondita en 1927, sin deklaranta eksterpolitika, agnoskita kiel publike utila ekde 1936 kaj Demokratia Asocio de Eksterlandaj Francoj- Francoj el la Mondo (franclingve "Association démocratique des Français de l'étranger - Français du Monde" aŭ "ADFE-FDM"), fondita en 1980 laŭ iniciato de homoj dekstre politikaj kaj agnsokita kiel publike utila en 1986.

Onin povas aldoni la Internacian Federacion de la Francaj kaj Franclingvaj Eksterlandaj Akceptejoj (franclingve "Fédération internationale des accueils français et francophones à l'étranger" aŭ FIAFE), kiu arigas pli ol 200 akceptejoj en la mondo[5].

Politikaj movadoj redakti

Aldone al la du asocioj UFE et ADFE-FdM, ekzistas politikaj movadoj, kiuj deziras reprezenti la eksterlandajn francojn, kia la Kuniĝo de Eksterlandaj Francoj (franclingve "Rassemblement des Français de l'étranger" aŭ "RFE"), proksima la degaŭlisma dekstro kaj Kuniĝo por la Respubliko (RPR) poste Unuiĝo por Popola Movado (UMP), kaj eksterlandaj sekcioj aŭ federacioj de diversaj francaj politikaj partioj, kiaj la Federacioj de Eksterlandaj Francoj de la Socialista Partio (FFE-PS)[6] aŭ de maldekstraj radikaluloj[7], la Federacio de la Eksterlandaj Francoj de Unuiĝo por Popola Movado (UMP)[8], la Federacio de Eksterlandaj Francoj de MoDem[9], Eŭropo Ekologio La Verduloj (EELV) ekster Francio[10] aŭ la Rondo de Eksterlandaj Francoj (fariĝinta Federacio de Nacia Fronto de la Eksterlandaj Francoj[11]).

Prezidentaj balotoj kaj referendumoj redakti

La eksterlandaj francoj povas voĉdoni eksterlande por la elekto de la prezidanto de la Respubliko kaj por nacia referendumo.

Eŭropaj balotoj redakti

La eksterlandaj francoj povis voĉdoni en la balotejoj starigitaj de la diplomatiaj aŭtoritatoj por la francaj listoj en la eŭropaj balotoj ĉiam kiam daŭris la balotsistemo kun unika nacia distrikto.

Ekde la starigo de pluraj distriktoj por la eŭropaj balotoj en 2003, nur tiuj kiuj estis registritaj sur la balotantlistoj en Francio rajtis voĉdoni, en la balotejoj en Francio. Ekde 2014, eksterlandaj francoj registritaj en konsulejoj rajtas voĉdoni en la Francilia distrikto.

Plie, voĉdono en eŭropaj balotoj en du malsamaj landoj estas malpermesita, aparte por la francoj registritaj sur la balotlistoj en sia rezidlando (inkluzive por la dunaciuloj). Ekde 2014, la kompetentaj aŭtoritatoj komunikas al siaj partneroj la liston de la eksterlandaj francoj registritaj sur siaj listoj (sen kalkuli la dunaciulojn, kiuj ne estas konsiderataj kiel eksterlandanoj).

Registaro redakti

La 3-a registaro de François Fillon kreis ĉe la ministro pri eksterlandaj aferoj subministron komisiita pri eksterlandaj francoj. La postenon sinsekve okupis David Douillet (de junio ĝis septembro 2011), poste Édouard Courtial (de septembro 2011 ĝis majo 2012).

En la 1-a registaro de Jean-Marc Ayrault, konsistigita en majo 2012, ĝi fariĝis delegita ministerio, kaj tiam ĝi estis komisiita pri franclingvio aldone al la eksterlandaj francoj. La posteno iris al Yamina Benguigui. Okaze de la konsistigo de la 2-a registaro de Jean-Marc Ayrault, en junio 2012, la posteno denove estis malligita al franclingvio, kaj tiu delegita ministerio estis atribuita al Hélène Conway-Mouret, kiu konservis la postenon ĝis la demisio de Jean-Marc Ayrault.

En la registaro de Manuel Valls, la delegita ministerio estis nuligita kaj Fleur Pellerin estis nomumita la 9-an de aprilo 2014 subministron komisiita pri ekstera komerco, turisma progreso kaj eksterlandaj francoj.

Notoj kaj referencoj redakti