Konsulo (diplomatio)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Konsulo

Konsulo estas diplomatia agento komisiita por protekti en fremda lando la aferojn de la samregnanoj. Du aŭ pli landoj povas indiki la saman homon kiel konsulo en unu gastiganta lando.

Laŭ la Konvencio de Vieno pri Konsulaj Rilatoj, la funkcioj de konsulo estas:

  1. protekti en la gastiganta ŝtato la the receiving State the interesoj de sendanta ŝtato kaj ĝiaj nacianoj, ĉu individuoj, ĉu negocaj entrepenoj, ĝis la limo de internacia leĝo.
  2. pligrandigi la disvolviĝo de ekonomia, kultura, komerca kaj sciencaj rilatojn inter la ŝtatoj.
  3. serĉi per laŭleĝaj metodoj la ekonomia, kultura kaj scienca estado de gastiganta ŝtato kaj informi pri ili.
  4. eldoni pasportojn, dokumentoj kaj vizojn.
  5. helpi nacianoj de sendanta ŝtato.
  6. agi kiel notaro kaj civila registranto al samnacianoj.
  7. sekurigi la heredrajtojn de nacianoj de sendanta lando.
  8. surrigardi la infanojn kaj senkapabluloj de sendanta lando per gardo kaj tutelo se bezone.
  9. reprezenti samnacianoj en tribunaloj ĝis la limo de loka leĝo.
  10. transmisii juĝajn dokumentojn kaj demandajn leterojn aŭ preni pruvojn al tribulaloj de sendanta lando, ĝis la limo de internacia leĝo.
  11. superrigardi ŝipojn kaj aviadilojn kiuj havas naciecon de sendanta lando, sen malavantaĵo de gastiganta lando.
  12. agi alimaniere pro la interesoj de sendanta lando, se tio ne kontraŭas la leĝoj de gastiganta lando.