Francilia distrikto (Francio)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Francilio. |
La francilia distrikto (france "circonscription Île-de-France") estas franca balota distrikto uzata en ĉiuj kvin jaroj por la eŭropaj balotoj por elekti per universala rekta baloto, dek tri[1] (dek kvar en 2004) de la sepdek du eŭrodeputitoj atribuitaj al Francio, per la traktato de Nico, inter la 736 membroj de la eŭropa Parlamento. Kreita en 2003[2], kiel la sep aliaj similaj grandaj distriktoj, ĝi arigas balotantojn de regiono Francilio en unu sola balotantaro, kiu enhavis, en 2009, 6 822 779 enskribitojn[1].
Ekde 2014, registritaj en tiu distrikto estas la eksterlandaj francoj registritaj nek en franca balotantaro por lokaj balotoj nek en balotantaro de alia lando en eŭropa Unio.
Eŭropaj balotoj de 2009
redaktiPor la baloto de la 7-a de junio 2009, 27 listoj[3] estis deponitaj por elekti 13 eŭropajn deputitojn.
Nombro | % Registritoj | % Balotintoj | |
---|---|---|---|
Registritoj | 6 823 189 | 100,00 | |
Sindetenoj | 3 953 113 | 57,94 | |
Balotintoj | 2 870 076 | 42,06 | |
Blankaj aŭ nulaj | 71 956 | 1,05 | 2,51 |
Esprimitaj | 2 798 120 | 41,01 | 97,49 |
Listo kondukita de | Partio | Voĉoj | % esprimitaj | Seĝoj |
---|---|---|---|---|
Michel Barnier | Prezidenta majoritato | 828 172 | 29,60 | 5 |
Daniel Cohn-Bendit | Eŭropo Ekologio | 583 690 | 20,86 | 4 |
Harlem Désir | Socialisma Partio (PS) | 379 908 | 13,58 | 2 |
Marielle de Sarnez | Demokrata Movado (MoDem) | 238 341 | 8,52 | 1 |
Patrick Le Hyaric | Maldekstra Fronto (FG) | 176 862 | 6,32 | 1 |
Jean-Michel Dubois | Nacia Fronto (FN) | 123 199 | 4,40 | 0 |
Omar Slaouti | Nova Partio Kontraŭkapitalisma (NPA) | 97 454 | 3,48 | 0 |
Jérôme Rivière | Libertas | 91 814 | 3,28 | 0 |
Jean-Marc Governatori | Sendependa Ekologiisma Alianco | 83 009 | 2,97 | 0 |
Jean-Pierre Enjalbert | Ekstaru La Respubliko | 68 333 | 2,44 | 0 |
Dieudonné M'bala M'bala | Kontraŭcionisma Listo | 36 374 | 1,30 | 0 |
Françoise Castany | La Tero, se ne Nenio | 28 768 | 1,03 | 0 |
Jean-Pierre Mercier | Laborista Lukto (LO) | 20 748 | 0,74 | 0 |
Annick du Roscoät | Nacia Centro de Sendependuloj kaj Kamparanoj (CNIP) | 11 700 | 0,42 | 0 |
Jean-Marie Julia | Por pli Fratecaj Francio kaj Eŭropo | 6 529 | 0,23 | 0 |
Axel de Boer | Solidareco-Francio | 4 386 | 0,16 | 0 |
Farid Ghehiouèche | Kanabo sen Limoj | 4 015 | 0,14 | 0 |
Élisabeth Barbay | Eŭropo Demokratio Esperanto (EDE) | 3 294 | 0,12 | 0 |
Sabine Herold | Liberala Alternativo | 2 792 | 0,10 | 0 |
André Locussol | Eŭropaj Civitaneco kaj Kulturo | 1 758 | 0,06 | 0 |
Patrick Cosseron de Villenoisy | Reĝisma Alianco | 1 317 | 0,05 | 0 |
Gaspard Delanoë | Irinta por Rondiri | 1 197 | 0,04 | 0 |
Marianne Ranke-Cormier | Newropeans | 1 058 | 0,04 | 0 |
Rolande Perlican | Komunistoj | 1 050 | 0,04 | 0 |
Jean-Luc Pasquinet | Partio por Malkresko | 1 015 | 0,04 | 0 |
Alain Mourguy | Unuiĝo de personoj | 755 | 0,03 | 0 |
Alain Ducq | Humanisma Partio | 582 | 0,02 | 0 |
Elektitoj
redakti- Listo UMP : Michel Barnier, Rachida Dati, Jean-Marie Cavada, Marielle Gallo, Philippe Juvin
- Listo Eŭropo Ekologio : Daniel Cohn-Bendit, Eva Joly, Pascal Canfin, Karima Delli
- Listo Socialisma Partio : Harlem Désir, Pervenche Berès
- Listo Demokrata Movado : Marielle de Sarnez
- Liste Maldekstra Fronto : Patrick Le Hyaric
Referencoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 Rezultoj de la eŭropaj balotoj de la 7-a de junio 2009 en Francilio Arkivigite je 2009-06-10 per la retarkivo Wayback Machine, TTT-ejo de la ministerio pri enlandaj aferoj.
- ↑ Leĝo n° 2003-327 de la 11-a de aprilo 2003 pri elekto de la regionaj konsilianoj kaj de la reprezentantoj en la eŭropa Parlamento kaj ankaŭ pri ŝtata helpo al politikaj partioj (1) Arkivigite je 2016-04-24 per la retarkivo Wayback Machine, Oficiala Gazeto de la 12-a de aprilo 2003 Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine.
- ↑ Detaloj de listoj por Francilio Arkivigite je 2009-05-28 per la retarkivo Wayback Machine sur la TTT-ejo de la ministerio pri enlandaj aferoj.
- ↑ Eŭropaj balotoj de 2009 en Francio - Rezultoj en francilia distrikto sur la TTT-ejo de laministerio pri enlandaj aferoj