Ségolène Neuville

Ségolène Neuville, naskiĝinta la 21-an de junio 1970 en Boulogne-Billancourt (Hauts-de-Seine), estas franca politikistino. Ŝi estis deputitino de la 3-a distrikto de Pyrénées-Orientales de la 20-a de junio 2012 ĝis la 9-a de majo 2014 kaj nomumita al la 1-a registaro de Manuel Valls kiel subministro komisiita pri handikapuloj kaj lukto kontraŭ ekskludo la 9-an de aprilo 2014.

Ségolène Neuville
Segolene Neuville.jpg
Persona informo
Ségolène Neuville
Naskiĝo 21-a de junio 1970
en Boulogne-Billancourt (Hauts-de-Seine, Francio)
Lingvoj franca [#]
Ŝtataneco Francio [#]
Partio Socialista Partio (PS)
Familio
Edz(in)o Christian Bourquin
Profesio
Okupo politikistokuracisto [#]
En TTT Oficiala retejo [#]
Subministro komisiita pri handikapuloj kaj lukto kontraŭ ekskludo
Dum 9-a de aprilo 2014
Prezidento François Hollande
Antaŭulo Marie-Arlette Carlotti
Deputitino de la 3-a distrikto
de Pyrénées-Orientales
Dum 20-a de junio 20129-a de majo 2014
Sekvanto Robert Olive
Departementa konsiliano de Pyrénées-Orientales
(Kantono Perpignan-5)
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

BiografioRedakti

Ségolène Neuville estas kuracisto en la servo pri infektaj kaj tropikaj malsanoj de la hospitalo de Perpignan.

La 9-an de aprilo 2014, ŝi estis nomumita subministro komisiita pri handikapuloj kaj lukto kontraŭ ekskludo en la 1-a registaro de Manuel Valls[1].

La 25-an de aŭgusto 2014, Manuel Valls deklaris la demision de sia registaro. La sekvantan tagon, Ségolène Neuville estis renomumita al la sama ofico en la 2-a registaro de Manuel Valls. Samtage, la 26-an de aŭgusto 2014, la kompano de Ségolène Neuville, la politikisto Christian Bourquin, mortis pro kancero en Montpellier. La tradicia foto de la nova registaro estis nuligita ĉar Ségolène Neuville ne estis en Parizo pro funebro.

Notoj kaj referencojRedakti

  1. Dekreto de la 9-a de aprilo 2014 pri la konsisto de la registaro, JORF n° 0085 de la 10-a de aprilo 2014, p. 6560.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti