Journal officiel de la République française
Journal officiel de la République française[N 1], (esperante "Oficiala Gazeto de la Franca Respubliko"), mallonge JORF aŭ simple JO, estas la ĉiutaga oficiala gazeto eldonita de la franca ŝtato , en kiu estas skribita ĉiuj eventoj leĝofaraj (leĝoj), reglamentaj (decidoj, dekretoj), oficialaj deklaroj kaj leĝaj publikigoj. Subtitolo estas « Lois & décrets » (esperante "leĝoj kaj dekretoj").
Journal officiel de la République française (JO aŭ JORF) | |
Dosiero:Journal officiel.gif | |
oficiala gazeto | |
---|---|
Speco | Oficiala Gazeto |
| |
Lando | Francio |
Posedanto | Franca ŝtato |
Publikigisto | Direkcio pri leĝa kaj administracia informado |
Establodato | 1868 |
ISSN | 1270-5969 (1870-1880) 0373-0425 (ekde 1881) |
| |
Retejo | journal-officiel.gouv.fr |
La Oficiala Gazeto estas eldonita ĉiutage de mardo al dimanĉo escepte de la morgaŭoj de la festaj kaj feriaj tagoj kaj de la kristnaska tago kaj de la festotagoj. Ĝi estas eldonita de la direkcio pri leĝa kaj administracia informo (servo de la ĉefministro).
Historio
redaktiAntaŭ la diskonigo de la leĝoj al la loĝantaro per skriba rimedo, la leĝoj estis diskonigitaj al la publiko per la urbotamburisto.
La Oficiala Gazeto evoluis kaj uzis la novaj formojn de diskonigo: unue la Minitel komence de la 1980-aj jaroj kun la identigilo 3615 JOEL
(por Journal officiel électronique)[1],[2], poste interreto kun journal-officiel.gouv.fr
, tiu perreta versio estas same fidinda kia la papera versio ekde la 2-an de junio 2004.
Se iuj tekstoj aperas nur papere, ankaŭ la inverso estas vera : iuj aperas nur per elektronika versio[3], aliaj ankoraŭ estas presitaj kaj alretigitaj. La dekretoj pri ŝtatigo ne estas alretigitaj, ili haveblas nur per papera versio, same pri la eltiroj de kondamnoj pro imposta fraŭdo kaj petoj de nomŝanĝo.
La nova JORF per nombroj
redaktiLa elektronika formo havas juran valoron. Tiel la ŝtato povas ŝpari paperajn ekzemplerojn liveritajn ĉiutage, kaj sendokostojn. Laŭ la ĉefministro en posteno je tiu dato, Jean-Pierre Raffarin, la ŝparoj altis je 800 tunoj da papero jare, tio estas 45 hektaroj da arbaro aŭ 20 000 arboj.
La papera versio liverata al 36 000 abonantoj (precipe administracioj) altas ĉiutage je 6,2 tunoj da papero, sed tio estas ankaŭ 1,4 milionoj da eŭroj jare da sendokostoj.
La kvalito de la elektronika versio kaj ĉar ĝi ne difektiĝas kiel la papera versio alportas ne neglekteblan avantaĝon[4].
Notoj kaj referencoj
redaktiNotoj
redakti- ↑ Oni skribas franclingve « Journal officiel de la République française » : Journal officiel kursive, J kaj R majuskle, o kaj f minuskle
Referencoj
redakti- ↑ Decido de la 13-a de marto 1985 pri dispozicioj rilataj al la kreado de Elektronika Oficiala Gazeto « J.O.E.L. » (eldono Lois et décrets) kaj al ties surmerkatigo per la Direkcio de la Oficialaj Gazetoj, JORF n° 62 de la 14-a de marto 1985, p. 3119, sur Légifrance.
- ↑ Didier Frochot (16 novembre 2005). Historio de la juraj datumbazoj en Francio (1) - la originoj..
- ↑ Stephane Cottin (la 30-an de junio 2004). Aplika dekreto pri la elektronika OG. Arkivita el la originalo je 2013-03-02. Alirita 2014-03-27., pri la 5 kategorioj de koncernataj tekstoj.
- ↑ « La elektronika Oficiala Gazeto nun jure agnoskita Arkivigite je 2014-02-26 per la retarkivo Wayback Machine », sur la TTT-ejo de Groupe des écoles des mines.
Vidu ankaŭ
redaktiVidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Journal officiel - TTT-ejo de la registaro
- Aliro al la elektronika JO Arkivigite je 2011-04-21 per la retarkivo Wayback Machine - Aliro al la arkivoj ekde la 2-a de junio 2004
- Journal officiel de la République française en Gallica, la cifereca biblioteko de la BnF.
- Journal officiel de la République française en la Commune de Paris (1871) en Gallica.
- Journal officiel de la République française. Parlamentaj debatoj. Senato en Gallica.
- Journal officiel de la République française. Leĝoj kaj dekretoj en Gallica.