Nacia Biblioteko de Francio

La Nacia Biblioteko de Francio (france Bibliothèque nationale de France"BnF") estas la nacia biblioteko kaj ankaŭ la plej grava biblioteko en Francio. Ĝi havas la juran statuson de publika institucio. Ĝiaj agadoj okazas en kelkaj lokoj, la ĉefa estas la loko "Francois-Mitterrand" situanta sur la maldekstra bordo, en la 13-a arondismento de Parizo.

Nacia Biblioteko de Francio
Bibliothèque nationale de France (site Richelieu), Paris - Salle Ovale.jpg

LandoFrancio
SituoParizo
- koordinatoj48° 50′ 1″ N, 2° 22′ 33″ O (mapo)48.8336111111112.3758333333333Koordinatoj: 48° 50′ 1″ N, 2° 22′ 33″ O (mapo)

Estiĝo1666

Tuta stoko40 milionoj da mediaj unuoj
BibliotekotipoNacia biblioteko


Map
Nacia Biblioteko de Francio

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Bibliothèque nationale de France [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La kolekto de la biblioteko estas taksita je 13 milionoj da presitaj eroj kaj libroj. [1] La biblioteko ankaŭ estas rekonita danke al siaj retaj bibliotekoj, ĉefe la Gallica [GALlika] Biblioteko, tute cifereca biblioteko, kaj Europeana, eŭropa cifereca biblioteko, muzeo kaj arkivo. La dokumentoj alŝutitaj al la retejoj estas en formo de bildoj, plejparte, sed estas plejparte tekstaj, precipe en la retejo Europiana. Ĝi estas unu el la plej gravaj bibliotekoj en la mondo.

La nacia biblioteko estis komencita de reĝo Karlo la 5-a en jaro 1368, kaj laŭleĝe devas enteni ĉion kio eldoniĝas en Francio.

ReferencojRedakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-11-28. Alirita 2022-06-06.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti