Europeana
cifereca biblioteko
Europeana estas la projekto de la Eŭropa Unio oficiale lanĉita la 20-an de novembro 2008 kiel eŭropa cifereca biblioteko, muzeo kaj arkivo.
Europeana | |
---|---|
biblioteko | |
![]() |
|
En TTT: Oficiala retejo [+] | |

Ĝi estas alirebla en oficialaj lingvoj de Eŭropa Unio kaj prezentas ĉirkaŭ ses milionojn da objektoj en elektronika formo: librojn, dokumentojn, fotojn, pentraĵojn, filmojn kaj sonregistraĵojn el la plej grandaj eŭropaj kolektoj.
Slogano de la projekto estas Europeana = pensi pri la kulturo.
La objektoj de Europeana Redakti
- bildoj - pentraĵoj, desegnoj, mapoj, fotoj, fotoj de muzeaj objektoj
- tekstoj - libroj, gazetoj, leteroj, taglibroj, arkivaj dokumentoj
- sonoj - muziko kaj parolo el fonografoj, sonbendoj, diskoj kaj radio-elsendoj
- videoj - filmoj, aktualaĵoj, televidaj elsendoj
La objektoj devenas el muzeoj, galerioj, bibliotekoj, arkivoj kaj aŭdo-vidaj kolektoj.
Europeana entenas dokumentojn en Esperanto, grandparte el la Bitoteko[1] de Hispana Esperanto-Federacio, kiu aliĝis al ĝi en 2013.