Eŭropa Biblioteko

La Eŭropa Biblioteko (angle The European Library) estas cifereca biblioteko, kiu ofertas sur sia retpaĝo aliron al 45 naciaj bibliotekoj de Eŭropo.

Eŭropa Biblioteko
cifereca biblioteko • unuigita katalogo
Retadreso www.theeuropeanlibrary.org
Kategorio biblioteko
vdr
Eŭropa Biblioteko
cifereca biblioteko • unuigita katalogo
Komenco 2005 vd
Fino 31-a de decembro 2016 vd
Lando(j) Hungario vd
Posedata de Conference of European National Librarians vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Eŭropa Biblioteko ekestis dum la jaroj 2001-2004 rezulte de la kunlaboro de la naŭ naciaj bibliotekoj: finna, franca, germana, itala, nederlanda, portugala, slovena, svisa kaj brita, financata de la 5-a Kadra Programo de la Eŭropa Komisiono. En 2005 la programon alvenis ankaŭ bibliotekoj aŭstria, kroata kaj serba kaj poste ankaŭ aliaj.

La celo de la Eŭropa Biblioteko estas prezenti riĉecon kaj diversecon de la eŭropa kultura heredaĵo kaj plifaciligi aliron al la bibliotekaj stokoj. Lige kun la iniciato "i2010: ciferecaj bibliotekoj" de la Eŭropa Komisiono, la Eŭropa Biblioteko ekestis la fundamento por lanĉita la 20-an de novembro 2008 la Eŭropa Cifereca Biblioteko - Europeana, kiu ebligas integriĝitan aliron al la ciferecaj stokoj ne nur de la plej abundaj bibliotekoj de Eŭropo, sed ankaŭ de iliaj arkivoj kaj muzeoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti