Nacia Biblioteko de Portugalio

La Nacia Biblioteko de Portugalio (portugale Biblioteca Nacional de Portugal) troviĝas en la kvartalo Campo Grande de la ĉefurbo, Lisbono, kaj estas la deponanta centro de la Bibliografia kaj Dokumenta Heredaĵo de Portugalio. Ĝi estis fondita en la 29 de Februaro de 1796, por disponigi sian enhavon al la generala publiko, ne nur al saĝuloj kaj doktuloj. Tiam, ĝi estis en la Monaĥinejo de Sankta Francisko sed, pro manko de spaco, ĝi translokiĝis al nova konstruaĵo en 1969 desegnita de Porfírio Pardal Monteiro, kaj laŭdita kiel belega kaj modernega.

Nacia Biblioteko de Portugalio
biblioteko
Biblioteca Nacional de Portugal 9296.jpg

LandoPortugalio
SituoLisbono
- koordinatoj38° 45′ 4″ N, 9° 9′ 9″ U (mapo)38.75108-9.152573Koordinatoj: 38° 45′ 4″ N, 9° 9′ 9″ U (mapo)

Estiĝo1796
ĈefuloMaria Inês Cordeiro

Tuta stoko3,5 milionoj da mediaj unuoj
BibliotekotipoNacia biblioteko

Map
Nacia Biblioteko de Portugalio

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Biblioteca Nacional de Portugal [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Ĝia misio estas kolekti, protekti kaj disponigi ĉiujn sciojn kreitaj en Portugalio. Ties kolekto enhavas pli ol tri milionoj da dokumentoj, verkitaj inter la 16a kaj la 21a jarcentoj. Ĉiuj libroj, magazinoj kaj akademiaj verkoj (inklude majstraj kaj doktorigaj disertacioj) verkitaj ekde 1931 estas tie deponitaj. Estas ankaŭ specialaj kolektoj: 15 066 kodeksoj; pli-malpli 36 000 manuskriptoj aliaj; pli ol 30 000 raraj dokumentoj (inter ili, unu Biblio de Gutenberg); 6 800 mapoj kaj kartoj (ekde la 16a jarcento); pli ol 50 000 muzik-rilataj dokumentoj.

KuriozaĵojRedakti

Je cent metroj de la konstruaĵo okazis la Universala Kongreso de Esperanto de 2018, tio estas dum unu semajno centoj da esperantistoj preteriris antaŭ la konstruaĵo.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti