Kodekso (filologio)

Kodekso, laŭ la filologia scienco, estas manuskripta libro. La nomo originas el la latina caudex "arbotrunko" reference al la kutimo skribi sur lignaj tabletoj kovritaj per vakso, kunigitaj per metalaj ringoj aŭ per ledaj strioj. En ekdotiko, la termino povas esti uzata ankaŭ kiel sinonimo de “atestanto” pri manuskripto transdonanta koncernatan tekston.

Bildo de Kodekso Gigas, manuskripto de la 13-a jarcento.

La esploro pri la fizikaj karakterizoj de kodekso inkluziviĝas en la scienca medio de la Kodeksologio.

Historio redakti

Laŭlonge de la tempo, la vorto codex pasis indiki la unuigon de tiuj tabletoj ĝis indiki amplekson de kunigitaj folioj kiuj malsame ol en la “volumo” ne estis rolule volvitaj.

La plej antikvaj kodeksoj konservitaj estas egiptaj kaj reiras al la 1-a jarcento p.K. kaj, do, ilia utiligo, disvastiĝinta en tiuj jaroj, daŭris ĝis la invento de la presarto.

La sukceso de uzo de la kodekso trovis radikon en la fakto de la abundo de kruda materialo kaj de ĝia destinado, kiu ricevis grandan impulson de la Kristana Eklezio ne nur pro la instrua uzo sed ankaŭ pro la porlega kaj porskriba facileco kaj pro rompo kun la pagana tradicio, ankoraŭ ligita al “volumo” (volumen).[1]

En kelkaj kazoj la kodeskoj havas, krom historia graveco devenanta el la epoko en kiu ili estis produktitaj, ankaŭ artan gravecon: je ili, fakte, ekzistas iuj miniaturitaj kun eloraj skribaĵoj reirantaj al la bizanca, karolida, romanika kaj gotika epokoj.

Dum en la antikva Romo la kodeskoj estis redaktitaj de kleraj sklavistoj, dum mezepoko per la kreiĝo de veraj kaj propraj porskribaj skoloj la kodeskoj estis skribitaj precipe de monaĥoj; famaj estas la salonoj nomataj “Scripptoria” (Skriptorioj) ene de monaĥejoj kaj konventoj kaj abatejo en kiuj ili estis kopiitaj kaj dekoraciitaj.

Fizika aranĝado redakti

La kodekso prezentiĝas formita per unu kaj pluraj fascikloj, siavice formitaj per pluraj folioj, pergamenajpaperaj vinkitaj kaj enirigitaj unu en la alian. La kolekto estas ankaŭ indikata per la numero de la folioj kiuj ĝin konstituas:

  • Bifolio, unu folio
  • Duerno, du folioj
  • Terniono, tri folioj
  • Quaternionoquaderno (Kajero), kvar folioj
  • Quinterno (kvinfolio), kvin folioj ktp.

Ĉiu duono de la faldita folio estas nomata carta (karto): la antikva uzo ne antaŭvidas la numeradon de la paĝoj, sed, ĝuste, de la kartoj (el kio “kartulado”) kies oni distingas la “recto” (rekto = averso) kaj la “verso” (renverse).

Filologio redakti

Kodekso povas esti konsiderata kiel kopio de la originalo aŭ de atestanto jam ekzistanta, aŭ kiel aŭtografa (se skribita rekte de la aŭtoro; idiografa, se skribita sub lia superrigardo).

Kolekto de atestantoj estas indikata per “tradicio”; la grafia skizo kiu rimarkigas la rilatojn inter la kodeskoj, establitajn pere de komparoj laŭ sciencaj metodoj (kiel tiu de metodo de Lachmann, estas male nomata kodeksa kadro stemma codicum.

 
Kristana Biblio en kodekso

Latinlingva kodekso (codex, pluralo codices), laŭkaze, estas indikata per:

  1. vetustissimus (plejantikva): temas pri la plej antikva kodekso de koncernata verko;
  2. unicus (unika): kodekso elveninta el unu sola fonto: kio malhelpas komparojn;
  3. originale (originalo): teksto ĉe la bazo de la manuskripta tradicio;
  4. arketipa: kodekso hipotezita perdita, rekta kopio de la originalo, el kiu oni opinias ke devenas aliaj atestantoj en nia posedo.
  5. olografa (aŭtografa): skribita per la manoj da la aŭtoro mem;
  6. idiografa: skribita sub la superrigardo de la aŭtoro;
  7. optimus (plej perfekta): kopio opiniata la plej perfekta kaj pro ĝiaj antikveco aŭ aspekto, aŭ pro tio ke ĝi entenas malmultajn erarojn;
  8. interpositus (intera): kopio perdita supozita intera inter la arketipo kaj la konservitaj atestantoj;
  9. ascendente (ascenda): se ĝi devenas rekte de alia konsiderita;
  10. antigrafa (antaŭskribita: se temas pri kopio-modelo el kiu oni derivigis alian;
  11. apografa: kopio generita de la originalo aŭ de alia kopio;;
  12. miscellaneo (miksita): entenanta verkojn de diversaj aŭtoroj aŭ pritraktantajn diversajn temojn;
  13. composito (miksaspeca): komponaĵo el pluraj kodeksoj origine plurfontaj;
  14. adespoto (neanonima): se aperas la nomo de la aŭtoro;
  15. anepigrafa (sentitola): se ne aperas la titolo de la verko;
  16. acefalo (senkapa): se mankas la komenco;
  17. opistografo : estas prezentataj du tekstoj malsamaj en la rekto kaj en la verso;
  18. descriptus (jam skribita): kopio de kodekso jam konservita, kaj do malmulte grava [2]

En filologio la kodekso “fidinda” ne ĉiam estas identigata kun la plej antikva; validas fakte la diro recentiores non deteriores (la modernaj kodeksoj ne ĉiam estas la malpli fidelaj); moderna atestanto “a” povus esti kopio de kodekso “perdita” pli antikva kaj fidinda ol “b” samantikva sed kun abundo de malpirigaĵoj.

Juro redakti

Ĉar unu el la ĉefaj uzoj por antikvaj libroj estis dokumenti leĝarojn kaj regularojn, la vorto kodekso ankaŭ fariĝis kromnomo por dosiero de leĝoj. La Kodekso nuntempe estas dosiero de leĝoj apartenantaj al la diversaj juraj areoj - krimaj, civilaj, komercajlaboraj rilatoj. La kreo de kodekso estas leĝdona agado kaj efektivigas la leĝdonan parlamenton. Kodigo estas ago, en kiu la leĝdona periodo sisteme redaktas la diversajn leĝojn en aparta kampo, renovigas, unuigas, kompletigas kaj ĝisdatigas la leĝojn kaj ankaŭ nuligas malaktualajn leĝojn.

La leĝaro de Ur-Namu estas la plej frua leĝaro trovita en arkeologiaj elfosejoj. Ĝi originis de la antikva sumera kulturo, kiu regis la areon sude de Mezopotamio.

La plej gravaj kodeksoj kompilitaj laŭlonge de la historio estas jene:

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Le muse, De Agostini, Novara, 1965, Vol.III, pag.346
  2. En la kazo en kiu kodeksoj estas deklaritaj descripti (jam skribitaj), oni procedas al la “elimino”, ĉar senutilaj, laŭ la metodo de Lachmann.