Princa eldono (en latina editio princeps ) estas termino kiun kutime oni uzas por la unua printita eldono de verko, tuj post la manuskriptoj de la aŭtoro kaj la kopio por la presistoj.

Ekzemple, la eldono de El Quijote de 1605, printita en Madrido de Juan de la Cuesta estas konsiderata la princa eldono de tiu verko.

La eldonistoj ne enkalkulas ĝin, ĉar ĉe ĉiu libro la eldonoj estas kalkulitaj ekde la dua eldono.

Kutime oni parolas pri princa eldono rilate prestiĝajn verkojn, kiuj krome ne estus eldonitaj multfoje. La ĉefa problemo kaj intereso de la princa eldono estas, ke foje la postaj eldonistoj (ofte kun labore kun la aŭtoro, sed ne ĉiam) povus ŝanĝi ion de la verko: eraroj, ordigo, bildoj, ktp. Tre ofte la klarigo pri kiu estas la princa eldono alproksimigas la studon de verko al la precizaj originalaj intencoj de la aŭtoroj, aliajn fojojn oni ekkonas pri la ŝanĝoj faritaj de postaj eldonistoj aŭ eĉ de la propra aŭtoro. Foje la fakuloj povas trafi problemon, kiaj estas la plej taŭgaj solvoj, foje ne tiuj originalaj de la aŭtoro.